Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2015 - 2019 > Universala Kongreso en Nitro [2016-07-23/30]

Universala Kongreso en Nitro [2016-07-23/30]

sabato 23a julio 2016

EDE partoprenis la 101-an UK-on en Nitro (Slovakujo) inter la 23-a kaj 30-a de julio 2016, tie informis, kunsidis, prelegis. Jen UK-programo

  • Sabaton, ekde 19h, Movada Foiro en la ĉefa kongreseja halo.
    • Deĵoris precipe Marcelle Provost kaj Laure Patas d’Illiers
    • Preterpasu nian tablon por saluti aŭ diskuti
  • Marde, 14h-16h, en salono Zvara (por 60 homoj)
    • Reprezentitaj estis : EDE-Francio de prezidanto Pierre Dieumegard, EDE-Germanio de vicprezidanto Eugen Macko, EDE-Pollando de prezidanto Eduard Kozyra, EDE-Hungario de prezidantino Andrea Ruzicska.
    • La kunvenon malfermis enkondukprelego de Eugen Macko, poste prelegis Pierre Dieumegard, Laure Patas d’Illiers kaj Marcelle Provost.
    • La kunvenon ĉeestis pli ol 40 personoj el 12 landoj : Francio (12) , Germanio (6), Pollando (6), Hungario (4), Litovio (2), Danio (2), Belgio (2), Britio (2), Slovenio (1), Svislando (1), Nederlando(1), Brazilo (1).
    • Ĉefa temo estis la nova situacio en la Eŭropa Unio post la foriro de Britio el la EU (Brexit). Konklude el la prelegoj kaj de la diskutoj, povas esti dirita, ke ne estas esencaj ŝanĝoj atendeblaj en la situacio de la lingva demokratio. Tio signifas por EDE kaj en Esperantujo, ke ni plu devas lukti por justa, demokrata solvo de la lingva problemo en la EU.
    • Interesan aldonon faris Eduardo Kozyra pri Pola EDE, kiu agas desupre. Ĝi organizas Esperanto-apogan grupon de parlamentanoj per kiuj eblas Esperanto-ligitajn proponojn fari en la Sejmo. La Pola EDE jam tiel atingis grandan sukceson kun la akcepto de Esperanto, kiel „kulturheredaĵo en Pollando“.
    • Internacia Konferenco pri la „Perspektivoj de lingva komunikado en la Europa Unio“, kunlabore kun la universitatoj kaj Slovaka E-Federacio, okazis la 28-29an de julio 2016 en la Filozofa Universitato de Nitra. Invititaj estis profesoroj, politikistoj kaj ankau la movado EDE. Pierre Dieumegard kaj Eugen Macko prezentis en 2-foja 20-minuta prelego kaj en sekvaj respondoj al diskut-demandoj, pri la politike aktiva solvo de lingvaj problemoj, kiun celas EDE.

Aliĝis UK-on almenaŭ la sekvaj EDE-anoj aŭ simpatiantoj :

- Aleks Kadar, Parizo, Francujo
- Bert Schumann, Rennes, Francujo
- Didier Janot, Parizo, Francujo
- Eugen Macko, Munkeno, Germanujo
- Geneviève Martin, Saulxures, Francujo
- Henri Lafargue, Choisy le Roi, Francujo
- Jannick Huet, Rennes, Francujo
- Johan Derks, Belgrado, Serbujo
- Kanjo Mitev Kanov, Galabovo, Bulgarujo
- Lajos Molnár, Budapeŝto, Hungarujo
- Laure Patas d’Illiers, Parizo, Francujo
- Michèle Abada-Simon, Asnières, Francujo
- Marcelle Provost, Orléans, Francujo
- Maurice Juy, Sarlat, Francujo
- Monique Juy, Sarlat, Francujo
- Otto Nelken, Warstein, Germanujo
- Pierre Dieumegard, Orléans, Francujo
- Reinhard Selten (Prof.), Königswinter, Germanujo
- Renato Corsetti, Londono, Britujo
- Stefan MacGill, Budapeŝto, Hungarujo
- Sylviane Lafargue, Choisy le Roi, Francujo
- Uschi Nelken, Warstein, Germanujo
- Zlatko Tišljar, Maribor, Slovenujo

Vidu UK-aliĝintojn

Por aldoni (forigi) vian nomon kaj urbon,
sendu retleteron al : bertox@free.fr.

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents