Hejmpaĝo > Documents > Constitution > Parto I kaj II de la proponita teksto por (rifuzita) Konstitucia (...)

Parto I kaj II de la proponita teksto por (rifuzita) Konstitucia Traktato

mardo 7a junio 2005

Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio

PREAMBLO

LIA MOŜTO LA REĜO DE LA BELGOJ, LA PREZIDANTO DE LA ĈEĤA RESPUBLIKO, ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE DANLANDO, LA PREZIDANTO DE LA GERMANA FEDERACIA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA ESTONA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA GREKA RESPUBLIKO, LIA MOŜTO LA REĜO DE HISPANUJO, LA PREZIDANTO DE LA FRANCA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTINO DE IRLANDO, LA PREZIDANTO DE LA ITALA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA KIPRA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTINO DE LA LATVA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA LITOVA RESPUBLIKO, LIA REĜA MOŜTO LA GRANDDUKO DE LUKSEMBURGIO, LA PREZIDANTO DE LA HUNGARA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE MALTO, ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE NEDERLANDO, LA FEDERACIA PREZIDANTO DE LA AŬSTRA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA POLA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA PORTUGALA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA SLOVENA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTO DE LA SLOVAKA RESPUBLIKO, LA PREZIDANTINO DE LA FINNLANDA RESPUBLIKO, LA REGISTARO DE LA SVEDA REĜOLANDO, ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE LA UNUIĜINTA REĜOLANDO DE GRANDA BRITUJO KAJ NORD-IRLANDO,

INSPIRATE de la kultura, religia kaj humanisma tradicio de Eŭropo, el kiu disvolviĝis la netuŝeblaj kaj neforpreneblaj rajtoj de la homo, la libereco, la demokratio, la egaleco kaj la universalaj valoroj de la konstitucia ŝtateco,

KONVINKIĜINTE, ke Eŭropo reunuiĝinta post doloraj spertoj deziras – por la bono de ĉiuj siaj loĝantoj, inkluzive la plej malfortajn kaj helpobezonajn – iri ankaŭ estonte la vojon de la civilizo, progreso kaj prospero ; ke ĝi volas resti kontinento malferma al la kulturo, scio kaj socia progreso ; ke ĝi deziras pliintensigi la demokratan kaj travideblan karakteron de sia publika vivo, kaj tutmonde agadi por la paco, justeco kaj solidareco,

GVIDATE DE LA KONVINKO, ke la popoloj de Eŭropo decidis, restante fieraj pri siaj naciaj identecoj kaj historioj, superi siajn praajn dividiĝojn, kaj – unuiĝinte pli strikte ol iam ajn – ili aspiras elformi komunan destinon,

KONVINKIĜINTE, ke Eŭropo tiamaniere „unuiĝinta en diverseco” proponas la plej bonan ŝancon al efektivigo de tiu grandioza entrepreno, pro kiu ĉi tiu areo – ĉe respekto de la rajtoj de ĉiuj individuoj kaj konsciante sian respondecon pri la estontaj generacioj kaj pri la futuro de la Tero – fariĝas speciala areo de espero de la homaro,

KUN LA DECIDO, ke ili pluevoluigas la rezultojn atingitajn kadre de la traktatoj estigantaj la Eŭropajn Komunumojn kaj de la traktato pri la Eŭropa Unio, samtempe certigante la kontinuecon de la komunumaj atingaĵoj,

DANKANTE, nome de la civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo, la membrojn de la Eŭropa Laborgrupo pro la ellaboro de tiu ĉi konstitucio-projekto,

DELEGIS KIEL SIAJN PLENRAJTIGITOJN : LIA MOŜTO LA REĜO DE LA BELGOJ, ĉefministron Guy VERHOFSTADT, ministron pri eksteraj aferoj Karel DE GUCHT ; LA PREZIDANTO DE LA ĈEĤA RESPUBLIKO, ĉefministron Stanislav GROSS, ministron pri eksteraj aferoj Cyril SVOBODA ; ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE DANLANDO, ĉefministron Anders Fogh RASMUSSEN, ministron pri eksteraj aferoj Per Stig MØLLER ; LA PREZIDANTO DE LA GERMANA FEDERACIA RESPUBLIKO, federacian kancelieron GERHARD SCHRÖDER, federacian ministron pri eksteraj aferoj kaj federacian vickancelieron Joseph FISCHER ; LA PREZIDANTO DE LA ESTONA RESPUBLIKO, ĉefministron Juhan PARTS, ministron pri eksteraj aferoj Kristiina OJULAND ; LA PREZIDANTO DE LA GREKA RESPUBLIKO, ĉefministron Kostas KARAMANLIS, ministron pri eksteraj aferoj Petros G. MOLYVIATIS ; LIA MOŜTO LA REĜO DE HISPANUJO, la prezidanton de la registaro José Luis RODRÍGUEZ ZAPATERO, la ministron respondecan pri eksteraj aferoj kaj kunlaboro Miguel Angel MORATINOS CUYAUBÉ ; LA PREZIDANTO DE LA FRANCA RESPUBLIKO, la prezidanton de la respubliko Jacques CHIRAC, ĉefministron Jean-Pierre RAFFARIN, ministron pri eksteraj aferoj Michel BARNIER ; LA PREZIDANTINO DE IRLANDO, ĉefministron (Taoiseach-on) Bertie AHERN, ministron pri eksteraj aferoj Dermot AHERN ; LA PREZIDANTO DE LA ITALA RESPUBLIKO, ĉefministron Silvio BERLUSCONI, ministron pri eksteraj aferoj Franco FRATTINI ; LA PREZIDANTO DE LA KIPRA RESPUBLIKO, la prezidanton de la respubliko Tassos PAPADOPOULOS, ministron pri eksteraj aferoj George IAKOVOU ; LA PREZIDANTINO DE LA LATVA RESPUBLIKO, prezidantinon de la respubliko Vaira VĪĶE FREIBERGA, ĉefministron Indulis EMSIS, ministron pri eksteraj aferoj Artis PABRIKS ; LA PREZIDANTO DE LA LITOVA RESPUBLIKO, prezidanton de la respubliko Valdas ADAMKUS, ĉefministron Algirdas Mykolas BRAZAUSKAS, ministron pri eksteraj aferoj Antanas VALIONIS ; LIA REĜA MOŜTO LA GRANDDUKO DE LUKSEMBURGO, ĉefministron, Ministre d’État-on Jean-Claude JUNCKER, vic-ĉefministron, ministron pri eksteraj- kaj enmigradaj aferoj Jean ASSELBORN ; LA PREZIDANTO DE LA HUNGARA RESPUBLIKO, ĉefministron Ferenc GYURCSÁNY, ministron pri eksteraj aferoj László KOVÁCS ; LA PREZIDANTO DE MALTO, ĉefministron Hon. Lawrence GONZI, ministron pri eksteraj aferoj Hon. Michael FRENDO ; ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE NEDERLANDO, ĉefministron D-ron J. P. BALKENENDE, ministron pri eksteraj aferoj D-ron B. R. BOT ; LA FEDERACIA PREZIDANTO DE LA AŬSTRA RESPUBLIKO, federacian kancelieron D-ron Wolfgang SCHÜSSEL, federacian ministron pri eksteraj aferoj D-rinon Ursula PLASSNIK ; LA PREZIDANTO DE LA POLA RESPUBLIKO, ĉefministron Marek BELKA, ministron pri eksteraj aferoj Włodzimierz CIMOSZEWICZ ; LA PREZIDANTO DE LA PORTUGALA RESPUBLIKO, ĉefministron Pedro Miguel DE SANTANA LOPES, ministron pri eksteraj aferoj kaj ministron respondecan pri la eksterlimaj portugalaj komunumoj António Victor MARTINS MONTEIRO ; LA PREZIDANTO DE LA SLOVENA RESPUBLIKO, la prezidanton de la registaro Anton ROP, ministron pri eksteraj aferoj Ivo VAJGL ; LA PREZIDANTO DE LA SLOVAKA RESPUBLIKO, ĉefministron Mikuláš DZURINDA, ministron pri eksteraj aferoj Eduard KUKAN ; LA PREZIDANTINO DE LA FINNLANDA RESPUBLIKO, ĉef-ministron Matti VANHANEN, ministron pri eksteraj aferoj Erkki TUOMIOJA ; LA REGISTARO DE LA SVEDA REĜOLANDO, ĉefministron Göran PERSSON, ministron pri eksteraj aferoj Laila FREIVALDS ; ŜIA MOŜTO LA REĜINO DE GRANDA BRITUJO KAJ NORD-IRLANDO, ĉefministron Rt. Hon Tony BLAIR, ministron pri eksteraj aferoj kaj pri aferoj de la Brita Naciaro Rt. Hon Jack STRAW ;

KIUJ, interŝanĝinte siajn plenrajtigilojn agnoskitajn en bona kaj konvena ordo, konsentis pri la sekvantaj dispozicioj :

I-a PARTO

I-a TITOLO : DIFINO KAJ CELOJ DE LA UNIO

I-1-a artikolo : La kreo de la Unio

(1) Gvidate de la deziro de civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo konstrui sian komunan estontecon, per ĉi tiu Konstitucio kreiĝas la Eŭropa Unio, al kiu la membroŝtatoj havigas agosferojn por atingi siajn komunajn celojn. La Unio kunordigas la membroŝtatajn politikojn direktiĝantajn al efektivigo de tiuj ĉi komunaj celdifinoj, kaj la ricevitajn agosferojn praktikas laŭ komunuma maniero.

(2) La Unio estas malfermata antaŭ ĉiuj tiaj eŭropaj ŝtatoj, kiuj respektas ĝiajn valorojn, kaj engaĝas sin al komuna efektivigo de tiuj valoroj.

I-2-a artikolo : La valoroj de la Unio

La Unio baziĝas sur la valoroj de respekto de la homa digno, la libereco, la demokratio, la egaleco, la konstitucia ŝtateco, kaj respekto de la homaj rajtoj, -inkluzive la rajtojn de personoj apartenantaj al minoritatoj. Tiuj ĉi valoroj estas komunaj en la membroŝtatoj, en la socio de plurismo, malpermeso de diskriminacio, toleremo, justeco, solidareco, kaj de egaleco inter virinoj kaj viroj.

I-3-a artikolo : La celoj de la Unio

(1) La celo de la Unio estas antaŭenigi la pacon, siajn valorojn kaj la bonstaton de siaj popoloj.

(2) La Unio proponas al siaj civitanoj areon de libereco, sekureco kaj justo sen internaj limoj, kaj unuecan internan merkaton, kie la konkurenco estas libera kaj ne difektita.

(3) La Unio laboras por la daŭrigebla disvolvo de Eŭropo, kiu baziĝas sur ekvilibrigita ekonomia kresko, prezo-stabileco kaj sur sociala merkatekonomio kun alta konkurenca kapablo, kiu difinas kiel celon la plenan dungitecon kaj socian progreson, kaj kiu kunligiĝas kun altnivela defendo kaj plibonigo de kvalito de la vivmedio. La Unio antaŭenigas la sciencan kaj teknikan progreson.

La Unio luktas kontraŭ socia ekskludo kaj diskriminacio, kaj antaŭenigas la socian justecon kaj protekton, la egalecon inter viroj kaj virinoj, la solidarecon inter la generacioj kaj la defendon de la rajtoj de infanoj.

La Unio antaŭenigas la ekonomian, socian kaj teritorian koherecon, kaj la solidarecon inter la membroŝtatoj.

La Unio respektas sian riĉan diversecon kulturan kaj lingvan, kaj certigas la konservon kaj pluan riĉigon de la eŭropa kultura heredaĵo.

(4) En siaj rilatoj al aliaj partoj de la mondo la Unio defendas kaj efektivigas siajn valorojn kaj interesojn. Ĝi kontribuas al la paco, al la sekureco, al la daŭrigebla disvolvo de la Tero, al la solidareco kaj reciproka respekto inter la popoloj, al la libera kaj honesta komerco, al la eliminado de malriĉeco kaj al la defendo de homaj, precipe infanaj rajtoj, krome al la rigora plenumo kaj evoluigo de la internacia juro, precipe al respekto de principoj troviĝantaj en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

(5) La Unio realigas tiujn celojn per konvenaj rimedoj, kadre de la agosferoj havigitaj al ĝi en tiu ĉi Konstitucio.

I-4-a artikolo : La fundamentaj liberecoj kaj malpermeso de diskriminacio

(1) Laŭ la Konstitucio la Unio sur sia teritorio certigas la liberan moviĝon de personoj, servoj, varoj kaj kapitalo, tiel same la liberecon de ekloĝo.

(2) En la aplikokampo de la Konstitucio kaj sen ofendo de la specialaj dispozicioj fiksitaj en ĝi, estas malpermesata ĉiu diferencigo surbaze de ŝtataneco.

I-5-a artikolo : La rilato inter la Unio kaj la membroŝtatoj

(1) La Unio respektas la egalecon de membroŝtatoj antaŭ la Konstitucio, ilian nacian identecon, kiu estas nedisigebla parto de iliaj bazaj politikaj kaj konstituciaj strukturoj, inkluzive la regionajn kaj lokajn aŭtonomiojn. Ĝi respektas la bazajn ŝtatajn funkciojn, inter ili la certigon de la teritoria integreco de la ŝtato, la konservadon de la publika ordo kaj la defendon de la nacia sekureco.

(2) La Unio kaj la membroŝtatoj sekvante la principon de lojala kunlaboro reciproke respektas kaj helpas unu la alian en la efektivigo de la taskoj devenantaj el la Konstitucio.

La membroŝtatoj faras konvenajn ĝeneralajn aŭ specialajn disponojn por plenumi siajn devojn devenantajn el la Konstitucio kaj el agoj de la institucioj de la Unio.

La membroŝtatoj helpas la Union plenumi ĝiajn taskojn kaj evitas ĉiun tian disponon, kiu povas endanĝerigi la efektivigon de la celoj de la Unio.

I-6-a artikolo : La unia juro

La Konstitucio, kaj la juro kreita fare de la institucioj de la Unio dum la praktikado de la agosferoj havigitaj al ili, ĝuas prioritaton antaŭ la propraj juroj de la membroŝtatoj.

I-7-a artikolo : Jura personeco

La Unio estas jura persono.

I-8-a artikolo : La simboloj de la Unio

La standardo de la Unio konsistas el rondo de dekdu oraj steloj sur blua fono.

La himno de la Unio estas fragmento de la Odo al ĝojo de la IX-a simfonio de Ludwig van Beethoven.

La devizo de la Unio estas : "Unuiĝinte en diverseco".

La mono de la Unio estas la eŭro.

Eŭropa tago estas celebrata la 9-an de majo en la tuta Unio.

II-a TITOLO : LA FUNDAMENTAJ RAJTOJ KAJ LA UNIA CIVITANECO

I-9-a artikolo : La fundamentaj rajtoj

(1) La Unio agnoskas la rajtojn, liberecojn kaj principojn fiksitajn en la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj formanta la II-an parton de ĉi tiu Konstitucio.

(2) La Unio aliĝas al la eŭropa konvencio pri la defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Tiu ĉi aliĝo ne tuŝas la agosferojn de la Unio fiksitajn en la Konstitucio.

(3) La fundamentaj rajtoj, certigitaj de la eŭropa konvencio pri defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, kaj sekvantaj el la komuna konstitucia tradicio de la membroŝtatoj, konsistigas parton de la unia jura ordo, kiel ties ĝeneralaj principoj.

I-10-a artikolo : La unia civitaneco

(1) Unia civitano estas ĉiu, kiu estas civitano de iu el la membroŝtatoj. La unia civitaneco kompletigas kaj ne anstataŭas la nacian civitanecon.

(2) La uniaj civitanoj ĝuas la rajtojn kaj havas la devojn difinitajn en ĉi tiu Konstitucio. Tiel la uniaj civitanoj :

a) rajtas en la teritorio de la membroŝtatoj libere moviĝi kaj restadi ;

b) ili havas elektorajton, kaj ili estas elekteblaj en la eŭropaj parlamentaj kaj municipaj elektoj de la membroŝtato, kie estas ilia loĝloko, laŭ samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato ;

c) ili rajtas uzi la protekton de la diplomatiaj aŭ konsulaj instancoj de iu ajn membroŝtato en la teritorio de tia tria lando, kie la membroŝtato, kies civitanoj ili estas, ne posedas reprezentejon, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato ;

d) ili rajtas prezenti peticion al la Eŭropa Parlamento, turni sin al la eŭropa mediaciisto, krome ili rajtas turni sin skribe en iu ajn lingvo de la Konstitucio al iu ajn institucio aŭ konsilanta organo de la Unio, kaj en la sama lingvo ricevi respondon.

Tiuj ĉi rajtoj estas praktikeblaj laŭ la kondiĉoj kaj limigoj fiksitaj en ĉi tiu Konstitucio kaj en la disponoj akceptitaj por ĝia efektivigo.

III-a TITOLO : LA AGOSFEROJ DE LA UNIO

I-11-a artikolo : Bazaj principoj

(1) La limojn de la uniaj agosferoj difinas la principo de la agosfero-transdono. La praktikadon de la uniaj agosferoj difinas la principoj de la subsidiareco kaj proporcieco.

(2) Konvene al la principo de agosfero-transdono la Unio agas ene de la limoj de la agosferoj havigitaj al ĝi en la Konstitucio fare de la membroŝtatoj, por efektivigi la tie fiksitajn celojn. Ĉiuj agosferoj, kiujn la Konstitucio ne transdonis al la Unio, restas ĉe la membroŝtatoj.

(3) Konforme al la principo de subsidiareco en tiuj kampoj, kiuj ne apartenas al ĝia ekskluziva agosfero, la Unio agas nur tiam kaj tiamezure, kiam kaj kiamezure la celoj de la intencita dispono estas kontentige efektivigeblaj de la membroŝtatoj nek je centra, nek je regiona, nek je loka nivelo, sed pro la amplekso aŭ efiko de la planita dispono ili estas pli bone realigeblaj je la nivelo de la Unio.

La institucioj de la Unio praktikas la principon de subsidiareco laŭ la normoj difinitaj en la protokolo pri la aplikado de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco. La naciaj parlamentoj zorgas pri la respekto de tiu ĉi principo konforme al la proceduro fiksita en la menciita protokolo.

(4) Konforme al la principo de la proporcieco la agoj de la Unio nek laŭ enhavo, nek laŭ formo povas superi tion, kio estas necesa por atingi la celojn de la Konstitucio.

La institucioj aplikas la principon de la proporcieco laŭ la protokolo pri la aplikado de la principoj de subsidiareco kaj proporcieco.

I-12-a artikolo : La tipoj de agosferoj

(1) Se sur difinita kampo la Konstitucio havigas ekskluzivan ago-sferon al la Unio, sur tiu ĉi kampo nur la Unio rajtas krei kaj akcepti devigan juran akton, la membroŝtatoj nur en tiu okazo, en kiu la Unio rajtigas ilin ĉi-rilate, aŭ en kiu ĝia celo estas la efektivigo de juraj aktoj alprenitaj fare de la Unio.

(2) Se sur difinita kampo la Konstitucio havigas al la Unio agosferon dividitan kun la membroŝtatoj, sur tiu ĉi kampo kaj la Unio, kaj la membroŝtatoj rajtas krei kaj alpreni devigajn jurajn aktojn. La membroŝtatoj agas en ĉi tiu agosfero nur tiagrade, kiagrade la Unio ne praktikis sian agorajton, aŭ decidis rezigni pri la praktikado de sia agorajto.

(3) La membroŝtatoj kunordigas siajn ekonomiajn kaj dungado-politikojn laŭ reguloj difinitaj en parto III-a, je kies determinado la Unio havas agorajton.

(4) La Unio havas agosferon por difini kaj efektivigi komunan eksteran kaj sekurecan politikon, inkluzive la laŭgradan elformadon de komuna defenda politiko.

(5) Sur difinitaj kampoj kaj ĉe kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio la Unio havas agosferon por efektivigi agadojn subtenantajn, kunordigantajn aŭ kompletigantajn la disponojn de la membroŝtatoj, sen tio ke ĝi forprenus la agosferojn de la membroŝtatoj sur tiuj ĉi kampoj.

La devigaj juraj aktoj de la Unio – alprenitaj surbaze de dispozicioj fiksitaj en la parto III-a kaj koncernantaj tiujn ĉi kampojn – ne povas rezultigi la harmoniigon de leĝaj, dekretaj aŭ administraciaj dispozicioj de la membroŝtatoj.

(6) La amplekso kaj detalaj reguloj de praktikado de la uniaj agosferoj estas fiksitaj en la III-a parto de la Konstitucio, en apartaj dispozicioj koncernantaj difinitajn kampojn.

I-13-a artikolo : La kampoj de la ekskluzivaj agosferoj

(1) La Unio disponas pri ekskluziva agosfero sur la la sekvantaj kampoj :

a) doganunio,

b) starigo de konkurencaj reguloj necesaj por funkciigo de la interna merkato,

c) mona politiko koncerne la membro- ŝtatojn, kies mono estas la eŭro,

d) konservado de maraj riĉaĵoj biologiaj en la kadro de komuna fiŝkaptada politiko,

e) komuna komerca politiko.

(2) La Unio disponas ankaŭ pri ekskluziva agosfero por ligi internacian interkonsenton, se ties ligon preskribas unia leĝdona akto, aŭ se tio estas necesa por la interna praktikado de agosferoj de la Unio, aŭ se tio povas tuŝi la komunajn regulojn aŭ ŝanĝi ilian aplikosferon.

I-14-a artikolo : La kampoj de la dividitaj agosferoj

(1) La Unio disponas pri agosferoj dividitaj kun la membroŝtatoj en la okazoj, kiam la Konstitucio havigas al ĝi tian agosferon, kiu ne apartenas al la kampoj listigitaj en la artikoloj I-13-a kaj I-17-a.

(2) La agosferoj dividitaj inter la Unio kaj la membroŝtatoj rilatas al la sekvantaj ĉefaj kampoj :

a) interna merkato,

b) sociala politiko rilate la aspektojn fiksitajn en la III-a parto,

c) ekonomia, socia kaj teritoria kohereco,

d) agrikulturo kaj fiŝkaptado, escepte de la konservado de maraj riĉaĵoj biologiaj,

e) vivmedio,

f) protekto de konsumantoj,

g) trafiko,

h) transeŭropaj retoj,

i) energiaj aferoj,

j) areo de libereco, sekureco kaj juro,

k) komunaj sekurecaj riskoj sur kampo de la sanitaraj aferoj, priskribitaj en la parto III-a.

(3) Sur la kampoj de esploro, teknologia evoluigo kaj kosmoesploro la Unio havas agosferojn por gvidi difinitajn agadojn, precipe por ellabori kaj realigi programojn, sed la praktikado de tiu ĉi agosfero ne povas malhelpi la membroŝtatojn en la praktikado de iliaj propraj agosferoj.

(4) Sur la kampoj de evoluiga kunagado kaj humaneca helpo la Unio havas agosferon por entrepreni agadojn kaj realigi komunan politikon ; sed la praktikado de tiu ĉi agosfero ne povas malhelpi la membroŝtatojn en la praktikado de iliaj propraj agosferoj.

I-15-a artikolo : Kunordigo de la ekonomiaj kaj dungado-politikoj

(1) La membroŝtatoj kunordigas siajn ekonomiajn politikojn interne de la Unio. Tiucele la Konsilio de Ministroj alprenas disponojn, precipe ĝeneralajn gvidliniojn koncerne ĉi tiujn politikojn.

Apartaj dispozicioj koncernas la membroŝtatojn kies mono estas la eŭro.

(2) La Unio faras disponojn por kunordigi la dungado-politikojn de la membroŝtatoj, precipe per difino de gvidlinioj koncerne ĉi tiujn politikojn.

(3) La Unio povas fari iniciatojn por kunordigi la socialan politikon de la membroŝtatoj.

I-16-a artikolo : Komuna ekstera kaj sekureca politikoj

(1) La agosfero de la Unio koncerne la komunan eksteran kaj sekurecan politikojn ampleksas ĉiujn kampojn de la ekstera politiko, kaj ĉiujn demandojn koncernantajn la sekurecon de la Unio, inkluzive la laŭgradan elformadon de komuna defenda politiko, kiu povas konduki al komuna defendo.

(2) La membroŝtatoj aktive kaj senrezerve subtenas la eksteran kaj sekurecan politikojn de la Unio en la spirito de lojaleco kaj reciproka solidareco, kaj respektas la agadon de la Unio sur tiu ĉi kampo. Ili detenas sin de ajna agado kontraŭa al interesoj de la Unio aŭ povanta malhelpi ĝian efikecon.

I-17-a artikolo : La kampoj de subtenantaj, kunordigaj kaj komplet-igaj disponoj

La Unio havas agosferon fari subtenantajn, kunordigajn kaj komplet-igajn disponojn. Tiuj ĉi disponoj sur eŭropa nivelo ampleksas la sekvajn kampojn :

a) protekto kaj plibonigo de la homa sano,

b) industrio,

c) kulturo,

d) turismo,

e) edukado, junularo, sporto kaj profesia trejnado,

f) civila defendo,

g) administra kunlaboro.

I-18-a artikolo : Klaŭzo de fleksebleco

(1) Se en la kadro de la politikoj difinitaj en la III-a parto montriĝas ke necesas ago de la Unio por atingi iun el la celoj fiksitaj en la Konstitucio, kaj ĉi tiu ne certigas la necesan agorajton, la Konsilio de Ministroj, surbaze de propono de la Eŭropa Komisiono kaj post aprobo de la Eŭropa Parlamento, alprenas la konvenajn disponojn per unuanima decido.

(2) En la kadro de proceduro, menciita en alineo (3) de artikolo I-11-a, kiu utilas por kontroli la aplikiĝon de la subsidi-areca principo, la Eŭropa Komisiono estas devigata alvoki la atenton de naciaj parlamentoj al proponoj baziĝantaj sur tiu ĉi artikolo.

(3) La disponoj baziĝantaj sur tiu ĉi artikolo ne povas rezultigi harmoniigon de leĝaj, dekretaj kaj administraciaj dispozicioj de la membroŝtatoj sur la kampoj, kie la Konstitucio ekskludas tian harmoniigon.

IV-a TITOLO : LA INSTITUCIOJ KAJ ORGANOJ DE LA UNIO

I-a ĉapitro – Instituciaj kadroj

I-19-a artikolo : La institucioj de la Unio

(1) La Unio disponas propran institucian kadron, kies celo estas :

– validigo de ĝiaj valoroj,

– antaŭenigo de ĝiaj celdifinoj,

– servo de interesoj de la Unio kaj de ties civitanoj kaj membroŝtatoj,

– certigo de kohereco, efikeco kaj kontinueco de ĝiaj politikoj kaj disponoj.

Tiu ĉi institucia kadro konsistas el :

– la Eŭropa Parlamento,

– la Eŭropa Konsilio,

– la Konsilio de Ministroj (en la pluaj : la Konsilio),

– la Eŭropa Komisiono (en la pluaj : la Komisiono),

– la Kortumo de la Eŭropa Unio.

(2) Ĉiuj institucioj agas en la kadro de la agosferoj havigitaj al ili en la Konstitucio, laŭ la proceduroj kaj kondiĉoj tie difinitaj. La institucioj bonafide kaj reciproke kunlaboras inter si.

I-20-a artikolo : La Eŭropa Parlamento

(1) La Eŭropa Parlamento, komune kun la Konsilio, praktikas leĝdonajn kaj buĝetajn funkciojn. Ĝi plenumas politikajn, kontrolajn kaj konsultiĝajn taskojn laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Konstitucio. La Eŭropa Parlamento elektas la prezidanton de la Komisiono.

(2) La Eŭropa Parlamento konsistas el deputitoj de civitanoj de la Unio. Ilia nombro ne povas esti supera al sepcent kvindek. La reprezentado de la civitanoj realiĝas laŭ proporcie malkreskanta maniero, kun fiksita sojlo de minimume ses membroj por ĉiu membroŝtato. Neniu el la membroŝtatoj povas havi pli ol naŭdek ses deputitojn.

La Eŭropa Konsilio, laŭ iniciato de la Eŭropa Parlamento kaj kun ties aprobo, respektante la bazajn principojn menciitajn en la unua subalineo, alprenas unuaniman eŭropan decidon por difini la konsiston de la Eŭropa Parlamento.

(3) La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektataj surbaze de rekta kaj ĝenerala balotrajto, per libera kaj sekreta voĉdono, por kvinjara mandato.

(4) La Eŭropa Parlamento elektas el inter siaj membroj siajn prezidanton kaj funkciulojn.

I-21-a artikolo : La Eŭropa Konsilio

(1) La Eŭropa Konsilio donas al la Unio la necesajn instigojn por ĝia evoluo, kaj difinas ties ĝeneralajn politikajn direktojn kaj prioritatojn. La Eŭropa Konsilio ne havas leĝdonan funkcion.

(2) La Eŭropa Konsilio konsistas el la ŝtat- aŭ registarestroj de la membroŝtatoj, el sia prezidanto kaj el la prezidanto de la Komisiono. En ĝia laboro partoprenas la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj.

(3) La Eŭropa Konsilio, kunvokate de sia prezidanto, kunsidas ĉiun kvaronjaron. Kiam la tagordo tiel postulas, ĝiaj membroj povas decidi, ke unu ministro po ĉiu membro, aŭ kaze de la prezidanto de la Komisiono, iu komisionano helpu ilian laboron. Se la situacio tiel postulas, la prezidanto rajtas kunvoki la Eŭropan Konsilion al eksterordinara kunsido.

(4) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Eŭropa Konsilio decidas per komuna konsento.

I-22-a artikolo : La prezidanto de la Eŭropa Konsilio

(1) La Eŭropa Konsilio elektas sian prezidanton per kvalifikita plimulto por tempodaŭro de du jaroj kaj duono ; lia mandato estas unufoje renovigebla. Kaze de malhelpateco aŭ de grava neglektado de la oficaj taskoj la Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi la mandaton de la prezidanto laŭ la sama proceduro.

(2) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio :

a) prezidas dum la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio kaj donas impeton al ĝia laboro,

b) kunlaborante kun la prezidanto de la Komisiono kaj surbaze de laboro plenumita en Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la konvenan preparadon kaj kontinuecon de laboro de la Eŭropa Konsilio,

c) strebas por atingi koherecon kaj konsenton interne de la Eŭropa Konsilio,

d) post ĉiu kunsido de la Eŭropa Konsilio prezentas raporton al la Eŭropa Parlamento.

La prezidanto de Eŭropa Konsilio reprezentas la Union – sur sia nivelo kaj en tiu ĉi funkcio sia, kaj sen damaĝo de la agosfero de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj – en aferoj apartenantaj al la komuna ekstera kaj sekureca politikoj.

(3) La prezidanto de la Eŭropa Konsilio rajtas plenumi nenian nacian oficon.

I-23-a artikolo : La Konsilio de Ministroj

(1) La Konsilio, kunlabore kun la Eŭropa Parlamento, plenumas leĝdonan kaj buĝetan taskojn. Ĝi plenumas la taskojn de determino de la politiko kaj kunordigo, laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio.

(2) La Konsilio konsistas el po unu ministro-nivela reprezentanto de ĉiu membroŝtato, kiu rajtas akcepti devontigon en la nomo de la registaro de la koncerna membroŝtato kaj voĉdoni.

(3) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.

I-24-a artikolo : Formacioj de la Konsilio de Ministroj

(1) La Konsilio kunsidas en diversaj formacioj.

(2) La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj prizorgas la koherecon de la laboro plenumata en diversaj formacioj de la Konsilio.

La Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj, tenante kontakton kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj kun la Komisiono, prizorgas la preparadon kaj prisekvadon de la kunsidoj de la Eŭropa Konsilio.

(3) La Konsilio pri Eksteraj Aferoj surbaze de strategiaj gvidlinioj difinitaj de la Eŭropa Konsilio, elformas la eksteran agadon de la Unio kaj zorgas pri kohereco de ties agadoj.

(4) La Eŭropa Konsilio difinas la pluajn formaciojn de la Konsilio en eŭropa decido alprenita per kvalifikita plimulto.

(5) Pri preparo de laboro de la Konsilio respondecas komisiono konsistanta el konstantaj reprezentantoj de registaroj de la membroŝtatoj.

(6) La kunsidoj de la Konsilio estas publikaj, kiam oni diskutas aŭ voĉdonas pri projekto de leĝdona akto. Tiucele la kunsidoj de la Konsilio dividiĝas en du partojn : parto okupiĝanta pri decidkreado koncerne uniajn leĝdonajn aktojn kaj parto okupiĝanta pri ne leĝdona agado.

(7) La prezidadon de diversaj formacioj de la Konsilio, escepte tiun de la Konsilio pri Eksteraj Aferoj, plenumas la membroŝtataj reprezentantoj parto-prenantaj en la Konsilio, konforme al la kondiĉoj fiksitaj en eŭropa decido de la Eŭropa Konsilio, laŭ sistemo de egalrajta rotacio. La Eŭropa Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.

I-25-a artikolo : Difino de kvalifikita plimulto en la Eŭropa Konsilio kaj Konsilio

- 1 Por la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 55 % de membroj de la Konsilio, donitaj almenaŭ de dek kvin membroj, samtempe reprezantantaj membroŝtatojn kun almenaŭ 65 % de la loĝantaro de la Unio.

La blokanta minoritato devas konsisti almenaŭ el kvar membroj de la Konsilio ; manke de tio la kvalifikita plimulto estas atingita.

(2) Se diference de alineo (1) la Konsilio decidas ne laŭ propono de la Komisiono aŭ de ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, al la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 72 % de membroj de la Konsilio, samtempe reprezentantaj membroŝtatojn kun almenaŭ 65 % de la loĝantaro de la Unio.

(3) La alineoj (1) kaj (2) estas aplikendaj ankaŭ tiam, kiam la Eŭropa Konsilio decidas per kvalifikita plimulto.

(4) En la Eŭropa Konsilio la prezidanto kaj la prezidanto de la Komisiono ne rajtas voĉdoni.

I-26-a artikolo : La Eŭropa Komisiono

(1) La Komisiono antaŭenigas la ĝeneralajn interesojn de la Unio, kaj faras tiucele konvenajn iniciatojn. La Komisiono zorgas pri la aplikado de la Konstitucio, kaj de la disponoj alprenitaj fare de la institucioj surbaze de la Konstitucio. Ĝi inspektas la aplikadon de la unia juro, kontrolate de la Kortumo de la Eŭropa Unio. Ĝi plenumas la buĝeton kaj direktas la programojn. Laŭ la kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio, ĝi plenumas kunordigajn, efektivigajn kaj administrajn taskojn. Ĝi plenumas la eksteran reprezenton de la Unio, escepte de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj, kaj escepte de aliaj okazoj fiksitaj en la Konstitucio. Ĝi iniciatas, cele al atingo de interkonsentoj interinstituciaj la unu- kaj plurjarajn programojn de agado de la Unio.

(2) Se la Konstitucio ne dispozicias alimaniere, la leĝdonaj aktoj de la Unio estas alpreneblaj ekskluzive surbaze de propono de la Komisiono. Ceteraj juraj aktoj estas alprenendaj surbaze de propono de la Komisiono nur, se la Konstitucio tiel dispozicias.

(3) La ofica tempo de la Komisiono estas kvin jaroj.

(4) La membroj de la Komisiono estas elektendaj surbaze de ilia ĝenerala kapablo kaj eŭropa engaĝiĝo el inter personoj, kies sendependeco estas ekster ĉia dubo.

(5) La unua Komisiono, nomumita laŭ la dispozicioj de la Konstitucio, konsistas el po unu civitano de la membroŝtatoj, inkluzive sian prezidanton kaj la ministron pri eksteraj aferoj de la Unio, kiu estas unu el la vicprezidantoj.

(6) Post fino de ofica tempo de la Komisiono menciita en alineo (5) la Komisiono - inkluzive la prezidanton kaj la ministron de la Unio pri eksteraj aferoj - konsistos el membroj egalaj al du trionoj de la membroŝtatoj, escepte se la Eŭropa Konsilio decidas unuanime pri modifo de tiu ĉi nombro.

La membroj de la Komisiono estas elektendaj el inter civitanoj de la membroŝtatoj laŭ sistemo de egalrajta rotacio. Tiun ĉi sistemon determinas la Eŭropa Konsilio per unuanime alprenita eŭropa decido, surbaze de la sekvaj principoj :

a) la membroŝtatoj estas traktendaj strikte egale ĉe la difino de vicordo kaj deĵordaŭro de siaj civitanoj en la Komisiono ; sekve, la diferenco inter la sumo de la tempo de ĉiuj mandatoj kiujn havas ŝtatanoj de ajnaj du membroŝtatoj neniam povas esti pli ol unu ;

b) atente ankaŭ pri la punkto a), oni devas konstitui la sinsekvajn Komisionojn tiel, ke la tuta demografia kaj geografia diverseco de la uniaj membroŝtatoj aperu en ili kontentige.

(7) La Komisiono estas plene sendependa dum plenumo de siaj taskoj. Sen malrespekto de la alineo (2) de artikolo I-28-a la membroj de la Komisiono povas nek peti nek akcepti ordonojn de iu ajn registaro, institucio, organo aŭ de alia organizaĵo. Ili detenas sin de agoj neakordigeblaj kun siaj devoj aŭ kun plenumo de siaj taskoj.

(8) La Komisiono, kiel kolegaro, estas respondeca antaŭ la Eŭropa Parlamento. Konforme al la reguloj difinitaj en la artikolo III-340-a, la Eŭropa Parlamento povas alpreni mocion pri malkonfido kontraŭ la Komisiono. Se tia mocio estas alprenita, la membroj de la Komisiono devas kolektive demisii, kaj la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj devas demisii de la membreco en la Komisiono.

I-27-a artikolo : La prezidanto de la Eŭropa Komisiono

(1) Konsiderinte la rezultojn de la eŭropaj parlamentaj elektoj, kaj post konvenaj konsultiĝoj, la Eŭropa Konsilio, laŭ decido per kvalifikita plimulto, proponas al la Eŭropa Parlamento kandidaton por la ofico de prezidanto de la Komisiono. La Eŭropa Parlamento elektas la kandidaton per la voĉoj de plimulto de siaj membroj. Se la kandidato ne ricevas apogon de la necesa plimulto, la Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto proponas ene de unu monato novan kandidaton, kiun la Eŭropa Parlamento elektas laŭ sama proceduro.

(2) La Konsilio post interkonsento kun la elektita prezidanto akceptas liston de pluaj personoj, kiujn ĝi deziras nomumi kiel membrojn de la Komisiono. Tiuj personoj estas selektendaj surbaze de proponoj de la membroŝtatoj laŭ vidpunktoj fiksitaj en la alineo (4) kaj en la dua subalineo de la alineo (6) de la artikolo I-26-a.

La Eŭropa Parlamento voĉdonas pri aprobo de la prezidanto, la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kaj la aliaj membroj de la Komisiono, kiel kolegaro. Surbaze de tiu ĉi aprobo la Eŭropa Konsilio nomumas la Komisionon per kvalifikita plimulto.

(3) La prezidanto de la Komisiono :

a) difinas la gvidliniojn koncernantajn la funkciadon de la Komisiono,

b) difinas la internan organizon de la Komisiono por certigi, ke ĝi agadu kohere, efike kaj en spirito de kolegeco,

c) nomumas krom la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj pluajn vicprezidantojn el la membroj de la Komisiono.

La membro de la Komisiono prezentas sian demision, se la prezidanto petas lin tiel fari. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj prezentas sian demision, se la prezidanto petas lin tiel fari, konforme al alineo (1) de artikolo I-28-a.

I-28-a artikolo : La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj

(1) La Eŭropa Konsilio per kvalifikita plimulto kaj kun konsento de la prezidanto de la Komisiono nomumas la ministron de la Unio pri eksteraj aferoj. La Eŭropa Konsilio rajtas ĉesigi lian/ŝian mandaton laŭ la sama proceduro.

(2) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj direktas la komunan eksteran kaj sekurecan politikon de la Unio. Li/ŝi kontribuas per siaj proponoj al formado de tiu ĉi politiko, kaj ĝin plenumas laŭ mandato ricevita de la Konsilio. Li/ŝi agas same koncerne la komunan politikon sekurecan kaj defendan.

(3) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas prezidanto de la Konsilio de Eksteraj Aferoj.

(4) La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj estas unu el la vicprezidantoj de la Komisiono. Li/ŝi certigas la akordon de eksteraj agadoj de la Unio. Ene de la Komisiono li/ŝi respondecas pri taskoj de la Komisiono lige al la eksteraj rilatoj, kaj pri kunordigo de aliaj terenoj de la ekstera agado de la Unio. Dum la plenumado de siaj taskoj interne de la Komisiono, kaj ekskluzive nur rilate ĉi tiujn taskojn, – se ĝi estas en akordo kun alineoj (2) kaj (3) – la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj agas laŭ la proceduroj validaj por la funkciado de la Komisiono.

I-29-a artikolo : La Kortumo de la Eŭropa Unio

(1) La Kortumo de la Eŭropa Unio konsistas el la Kortumo, el la Tribunalo kaj el la specialiĝintaj tribunaloj.La Kortumo de la Eŭropa Unio certigas respekton de la juro dum interpretado kaj aplikado de la Konstitucio.

La membroŝtatoj kreas la apelaciajn eblojn necesajn por garantii la efikan juran protektadon en la kampoj reglamentitaj fare de la unia juro.

(2) La Kortumo konsistas el po unu juĝisto de ĉiuj membroŝtatoj. Ĝian laboron helpas ĝeneralaj advokatoj. La Tribunalo konsistas el almenaŭ po unu juĝisto de ĉiuj membroŝtatoj.

La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj de la Kortumo, kaj la juĝistoj de la Tribunalo estas elektendaj el inter personoj, kies sendependeco estas nepridubebla, kaj kiuj plenumas la kondiĉojn difinitajn en la artikoloj III-355-a kaj III-356-a. La juĝistoj kaj ĝeneralaj advokatoj estas nomumataj fare de la registaroj de la membroŝtatoj per komuna interkonsento, por sesjara periodo. Ili estas renomumeblaj.

(3) La Kortumo de la Eŭropa Unio konforme al la dispozicioj fiksitaj en la III-a parto :

a) faras decidojn pri plendoj prezentitaj al ĝi de iu el la membroŝtatoj aŭ institucioj, aŭ de natura aŭ jura persono ;

b) faras antaŭdecidon je petoj de la naciaj tribunaloj pri interpretado de la unia juro aŭ pri demandoj rilate al la valideco de juraj aktoj alprenitaj fare de la institucioj ;

c) faras decidojn en ceteraj kazoj preskribitaj en la Konstitucio.

II-a ĉapitro – Ceteraj institucioj kaj organoj de la Unio

I-30-a artikolo : La Eŭropa Centra Banko

(1) La Eŭropa Centra Banko kaj la naciaj centraj bankoj konsistigas la Eŭropan Sistemon de Centraj Bankoj. La la monan politikon de la Unio direktas la Eŭropa Centra Banko kaj la naciaj centraj bankoj de la membroŝtatoj kies valuto estas la eŭro, kaj kiuj kune konsistigas la eŭro-sistemon.

(2) La Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas gvidata de la decidfaraj organoj de la Eŭropa Centra Banko. La ĉefa celo de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj estas konservi la stabilecon de la prezoj. Sen endanĝerigo de tiu ĉi celo, ĝi subtenas la ĝeneralan ekonomian politikon de la Unio por kontribui al la realigo de la celoj de la Unio. Ĝi plenumas ĉiujn ceterajn taskojn de centra banko konforme al la dispozicioj de parto III-a de la Konstitucio kaj al la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko.

(3) La Eŭropa Centra Banko estas institucio kun jura personeco. Ĝi havas la ekskluzivan rajton permesi la emisiadon de eŭro. Dum la praktikado de siaj agosferoj kaj koncerne siajn financojn ĝi estas sendependa. La institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio, kaj la registaroj de la membroŝtatoj respektas ĉi tiun sendependecon.

(4) La Eŭropa Centra Banko alprenas la aranĝojn necesajn por plenumi siajn taskojn, konforme al la dispozicioj de artikoloj III-185-a – III-191-a kaj III-196-a, kaj al la kondiĉoj fiksitaj en la statutoj de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko. Konforme al la samaj artikoloj, la membroŝtatoj kaj siaj centraj bankoj, kies valuto ne estas la eŭro, konservas siajn agosferojn pri monaj aferoj.

(5) Oni devas konsulti la Eŭropan Centran Bankon - kadre de ĝia agosfero - pri ĉiuj proponoj de uniaj juraj aktoj kaj de ĉiuj planataj naciaj juraj normoj, kaj ĝi rajtas prezenti opinion sur kampoj apartenantaj al sia agosfero.

(6) La decidfaraj organoj de la Eŭropa Centra Banko, ilia konsisto kaj ĉiuj detalaj reguloj pri ilia funkciado estas difinitaj en la artikoloj III-382-a kaj III-383-a, kaj en la statutoj de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko.

I-31-a artikolo : La Revizora Kortumo

(1) La Revizora Kortumo estas institucio kontrolanta la kontojn de la Unio.

(2) La Revizora Kortumo ekzamenas la kontojn de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj de la Unio, kaj kontrolas ĉu la financa mastrumado estis efika kaj bonrezulta.

(3) La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. La membroj de la Revizora Kortumo plenumas siajn taskojn plene sendepende, en ĝenerala intereso de la Unio.

I-32-a artikolo : La konsultaj organoj de la Unio

(1) La Komitato de la Regionoj kaj la Ekonomia kaj Sociala Komitato helpas en konsulta funkcio la Eŭropan Parlamenton, la Konsilion kaj la Komisionon.

(2) La Komitato de la Regionoj konsistas el reprezentantoj de regionaj kaj lokaj kolektivoj, kiuj okupas elektitan oficon en regiona aŭ loka kolektivo, aŭ havas politikan respondecon antaŭ iu elektita asembleo.

(3) La Ekonomia kaj Sociala Komitato konsistas el reprezentantoj de organizaĵoj de labordonantoj kaj laborprenantoj, el reprezentivaj rolantoj de aliaj sferoj de la civila socio, tiel precipe el la reprezentantoj de la ekonomia kaj socia vivo kaj de la civitana partopreno en la fakaj kaj kulturaj terenoj.

(4) La membroj de Komitato de la Regionoj kaj de la Ekonomia kaj Sociala Komitato ne estas instrukcieblaj. Dum la plenumo de siaj taskoj ili estas absolute sendependaj, kaj ili agas laŭ la ĝenerala intereso de la Unio.

(5) La artikoloj III-386-a – III-392-a enhavas la regulojn pri la konsisto, pri la nomumo de iliaj membroj, kaj la agosferon kaj funkciadon de tiuj ĉi komitatoj.

La reguloj menciitaj en alineoj (2) kaj (3) pri naturo de konsisto de la komitatoj, estas en regulaj, tempaj intervaloj reviziotaj fare de la Konsilio, konsidere la ekonomian, socian kaj demografian situacion ene de la Unio. Tiucele la Konsilio surbaze de propono de la Komisiono alprenas eŭropajn decidojn.

V-a TITOLO : LA PRAKTIKADO DE AGOSFEROJ DE LA UNIO

I-a ĉapitro – Ĝeneralaj dispozicioj

I-33-a artikolo : La juraj aktoj de la Unio

(1) La institucioj aplikas - por praktiki la agosferojn de la Unio, konforme al la dispozicioj fiksitaj en la III-a parto - la sekvantajn jurajn rimedojn : eŭropa leĝo, eŭropa kadroleĝo, eŭropa dekreto, eŭropa decido, rekomendo kaj opinio.

La eŭropa leĝo estas leĝdona akto kun ĝenerala valido. Ĝi estas plenmezure deviga kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj.

La eŭropa kadroleĝo estas tia leĝdona akto, kiu estas deviga koncerne la atingotajn celojn por ĉiuj adresitaj membroŝtatoj, sed la elekton de formo kaj rimedoj ĝi lasas al la naciaj instancoj.

La eŭropa dekreto estas ĝenerale valida, sed ne leĝdona akto, kiu servas por efektivigo de la leĝdonaj aktoj kaj de certaj dispozicioj de la Konstitucio. La eŭropa dekreto egale povas esti tia, kiu estas plenmezure deviga kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj, kaj tia, kiu estas deviga koncerne la atingotajn celojn en ĉiuj adresitaj membroŝtatoj, sed la elekton de la formo kaj rimedoj ĝi lasas al la naciaj instancoj.

La eŭropa decido estas plenmezure deviga, ne leĝdona akto. En la okazo, se ĝi aparte notas, kiuj estas la adresitoj, la decido estas deviga ekskluzive por tiuj, kiujn ĝi notis, kiel adresitojn.

La rekomendoj kaj opinioj ne havas devigan forton.

(2) Dum konsiderado de proponoj direktiĝantaj al leĝdonaj aktoj la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio detenas sin de alpreno de juraj aktoj, kiuj diferencas de la preskriboj de la leĝdona proceduro aplikenda sur la konkreta tereno.

I-34-a artikolo : Leĝdonaj aktoj

(1) La eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas komune alprenataj fare de la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio surbaze de propono de la Komisiono, konforme al la ordinara leĝdona proceduro difinita en la artikolo III-396-a. Se la du institucioj ne povas konsenti, la traktata jura akto ne estos alprenita.

(2) En okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, la eŭropaj leĝoj kaj kadrolegoj estas alprenataj fare de la Eŭropa Parlamento ĉe kunagado de la Konsilio, aŭ fare de la Konsilio ĉe kunagado de la Eŭropa Parlamento, konforme al la specialaj leĝdonaj proceduroj.

(3) En okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, la eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj estas alpreneblaj surbaze de iniciato de iu grupo de la membroŝtatoj, aŭ de la Eŭropa Parlamento, kaj ankaŭ surbaze de rekomendo de la Eŭropa Centra Banko, aŭ de peticio de la Kortumo, respektive de la Eŭropa Investa Banko.

I-35-a artikolo : Aktoj ne leĝdonaj

(1) La Eŭropa Konsilio alprenas eŭropajn decidojn en kazoj difinitaj en la Konstitucio.

(2) La Konsilio kaj la Komisiono, precipe en okazoj menciitaj en la artikoloj I-36-a kaj I-37-a, la Eŭropa Centra Banko en okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio, alprenas eŭropajn dekretojn kaj eŭropajn decidojn.

(3) La Konsilio alprenas rekomendojn. La Konsilio decidas surbaze de propono de la Komisiono en la okazoj, se la Konstitucio preskribas, ke la juraj aktoj devas esti akceptataj konforme al propono de la Komisiono. Ĝi decidas unuanime en tiuj kampoj, en kiuj la unuanimeco estas necesa por alpreno de la juraj aktoj de la Unio. La Komisiono kaj la Eŭropa Centra Banko alprenas rekomendojn en okazoj aparte difinitaj en la Konstitucio

I-36-a artikolo : Dekretoj baziĝantaj sur rajtigo

(1) En eŭropaj leĝoj kaj kadroleĝoj oni povas doni rajtigon por la Komisiono al alpreno de tiaj eŭropaj dekretoj baziĝantaj sur rajtigo, kiuj kompletigas aŭ amendas iujn ne bazajn dispoziciojn de la eŭropaj leĝoj aŭ kadroleĝoj.

En la leĝoj kaj kadroleĝoj enhavantaj la rajtigon oni devas unusence difini la celon, enhavon, aplikosferon kaj tempodaŭron de la rajtigo. La bazaj elementoj de la koncerna reguligata tereno estas reguligeblaj ekskluzive en eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo, kaj koncerne ilin oni ne povas doni rajtigon.

(2) En la eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo oni devas unusence difini la kondiĉojn de praktikado de la rajtigo, kiuj povas esti la sekvaj :

a) la Eŭropa Parlamento aŭ la Konsilio povas decidi, ke ili retiras la rajtigon ;

b) la eŭropa dekreto baziĝanta sur rajtigo povas ekvalidiĝi nur se la Eŭropa Parlamento aŭ la Konsilio ne starigas obĵeton ene de preskribita limdato difinita en eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo.

Ĉe apliko de la punktoj a) kaj b) la Eŭropa Parlamento decidas per plimulto de siaj membroj, kaj la Konsilio per kvalifikita plimulto.

I-37-a artikolo. Plenumaj aktoj

(1) La membroŝtatoj alprenas en siaj naciaj juroj la disponojn, necesajn por plenumo de la devigaj uniaj juraj aktoj.

(2) Se la plenumo de iu deviga unia jura akto devas okazi laŭ unuecaj kondiĉoj, tia jura akto havigas plenumajn agosferojn al la Komisiono, respektive en specialaj kaj sufiĉe motivitaj okazoj kaj en okazoj preskribitaj en la artikolo I-40-a al la Konsilio.

(3) Por celoj fiksitaj en la artikolo (2), oni devas anticipe difini en eŭropa leĝo la regulojn kaj ĝeneralajn principojn de la membroŝtataj kontrolaj mekanismoj, koncernantaj la praktikadon de plenuma agosfero de la Komisiono.

(4) La plenumaj aktoj de la Unio povas esti eŭropaj plenumaj dekretoj aŭ eŭropaj plenumaj decidoj.

I-38-a artikolo : Komunaj reguloj koncernantaj la jurajn aktojn de la Unio

(1) Se la Konstitucio ne preskribas, kiatipan juran akton oni devas alpreni, la institucioj mem elektas la tipon de la jura akto, konforme al la aplikendaj proceduroj en la konkretaj okazoj, kaj en akordo kun la principo de proporcieco fiksita en la artikolo I-11-a.

(2) La juraj aktoj devas enhavi motivadon, kaj en ĝi oni devas aludi al ĉiu propono, iniciato, rekomendo, peto aŭ opinio, kiujn la Konstitucio preskribas.

I-39-a artikolo : Promulgo kaj validiĝo

(1) La prezidantoj de la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio subskribas la eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn, alprenitajn laŭ ordinara leĝdona proceduro.

En ceteraj okazoj tiujn ĉi jurajn aktojn subskribas la prezidanto de la alprenanta institucio.

La eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn oni devas promulgi en la Oficiala Bulteno de la Eŭropa Unio kaj ili ekvalidiĝas en la tago difinita en ili, aŭ manke de tio la dudekan tagon post sia promulgo.

(2) La eŭropajn dekretojn, kaj la eŭropajn decidojn, kiuj ne havas apartan rondon de adresitoj, subskribas la prezidanto de tiu institucio, kiu alprenas ilin.

La eŭropajn dekretojn, kaj la eŭropajn decidojn, kiuj ne havas apartan rondon de adresitoj, oni devas promulgi en la Oficiala Bulteno de la Eŭropa Unio ; ili ekvalidiĝas en la tago difinita en ili, aŭ manke de tio la dudekan tagon post sia promulgo.

(3) Pri la eŭropaj decidoj, diferencaj de tiuj menciitaj en la alineo (2) oni devas sciigi iliajn adresitojn kaj ili ekvalidiĝas samtempe kun la sciigo.

II-a ĉapitro – Specialaj dispozicioj

I-40-a artikolo : Apartaj dispozicioj koncernantaj la komunan eksteran kaj sekurecan politikojn

(1) La Eŭropa Unio praktikas komunan eksteran kaj sekurecan politikojn, kiuj baziĝas sur pluevoluigo de reciproka politika solidareco inter la membroŝtatoj, sur identigo de aferoj kun ĝenerala intereso, sur realigo de pli kaj pli ampleksiĝanta akordo inter agoj de la membroŝtatoj.

(2) La Eŭropa Konsilio konstatas la strategiajn interesojn de la Unio kaj difinas la celojn de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj de la Unio. Ĉi tiujn politikojn elformas la Konsilio laŭ la strategiaj gvidlinioj difinitaj fare de la Eŭropa Konsilio, kaj konforme al la reguloj fiksitaj en la parto III-a.

(3) La Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio starigas la necesajn eŭropajn decidojn.

(4) La komuna ekstera kaj sekureca politiko estas plenumata fare de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj kaj fare de la membroŝtatoj aplikante naciajn kaj uniajn rimedojn.

(5) La membroŝtatoj inter si akordigas ene de la Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio en ĉiuj ĝeneralinteresaj eksteraj kaj sekurecpolitikaj demandoj por elformi komunan alproksimigon rilate al la demando. La membroŝtatoj devas akordiĝi kun la aliaj membroŝtatoj en la Konsilio aŭ en la Eŭropa Konsilio antaŭ plenumo de iu ajn internaci-nivela ago aŭ devontiĝo tuŝanta la interesojn de la Unio. La membroŝtatoj, pere de sia ago montranta en unu direkton, certigas, ke la Unio estu kapabla validigi siajn interesojn kaj valorojn sur internacia nivelo. La membroŝtatoj estas reciproke solidaraj unu kun alia.

(6) Ĉe alpreno de eŭropaj decidoj koncernantaj la komunan eksteran kaj sekurecan politikojn, la Eŭropa Konsilio kaj la Konsilio decidas unuanime, escepte de la okazoj, konstatitaj en la parto III-a. La Eŭropa Konsilio aŭ la Konsilio decidas je iniciato de iu membroŝtato, aŭ surbaze de propono de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, respektive laŭ propono de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, subtenata de la Komisiono. Ili ne rajtas alpreni eŭropajn leĝojn kaj kadroleĝojn.

(7) La Eŭropa Konsilio povas unuanime alpreni eŭropan decidon, kiu preskribas, ke la Konsilio rajtas decidi per kvalifikita plimulto ankaŭ en okazoj, diferencaj de tiuj, menciitaj en la parto III-a.

(8) Oni devas regule konsulti la Eŭropan Parlamenton pri la ĉefaj rilatoj kaj bazaj elektebloj de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj, kaj kontinue informi ĝin pri ties formiĝo.

I-41-a artikolo : Apartaj dispozicioj koncernantaj la komunan sekurecan kaj defendan politikojn

(1) La komuna sekureca kaj defenda politikoj estas nedisigeblaj partoj de la komuna ekstera kaj sekureca politikoj. Tiuj ĉi politikoj, apogantaj sin sur civilaj kaj armeaj rimedoj, garantias operaciajn kapablojn por la Unio. La Unio povas uzi tiujn ĉi rimedojn por misioj eksteruniaj, packonservaj, konfliktopreventaj kaj fortigantaj la internacian sekurecon, konforme al principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. La plenumo de ĉi tiuj taskoj baziĝas sur kapabloj disponigitaj fare de la membroŝtatoj.

(2) La komuna sekureca kaj defenda politikoj enhavas laŭgradan elformon de komuna unia defenda politiko. Tio, se la Eŭropa Konsilio decidas tiel unuanime, kondukas al komuna defendo. En tiu ĉi okazo la Eŭropa Konsilio rekomendas al la membroŝtatoj alprenon de tia decido, konforme al iliaj konstituciaj postuloj.

La politiko de la Unio laŭ tiu ĉi artikolo ne tuŝas la individuan karakteron de sekureca kaj defenda politikoj de la unuopaj membroŝtatoj, respektas la devontigojn - surbaze de la Nord-Atlantika Traktato - de tiuj membroŝtatoj, kiuj vidas realigita sian komunan defendon en Organizaĵo de Nord-Atlantika Traktato, kaj ĝi estas akordigebla kun la komuna sekureca kaj defenda politikoj difinitaj en ties kadro.

(3) La membroŝtatoj - kiel kontribuon al realigo de celoj difinitaj fare de la Konsilio al efektivigo de la komuna sekureca kaj defenda politikoj - disponigas civilajn kaj armeajn rimedojn al la Unio. Tiuj membroŝtatoj, kiuj komune starigas plurnaciajn fortojn, ankaŭ tiujn fortojn povas disponigi al la komuna sekureca kaj defenda politikoj.

La membroŝtatoj prenas sur sin, ke ili laŭgrade plibonigos siajn armeajn kapablojn. Realiĝos agentejo okupiĝanta pri defendaj-kapabloevoluigaj, esploraj, akiraj kaj armilaraj aferoj (Eŭropa Defenda Agentejo), kies tasko estas konstato de la operaciaj pretendoj, subteno de disponoj servantaj la kontentigon de tiuj ĉi pretendoj, kaj kiu kontribuas al difino - kaj en konkreta okazo - al plenumo de agoj necesaj por fortigi la industrian kaj teknologian bazojn de la defenda sektoro, ĝi partoprenas en difino de eŭropa armilara kaj kapabloevoluiga politikoj, kaj helpas la Konsilion en taksado de plibonigo de la militaj kapabloj.

(4) La Konsilio alprenas unuanime la eŭropajn decidojn celantajn al plenumo de komuna sekureca kaj defenda politikoj, inkluzive la eŭropajn decidojn, celantajn al iniciato de misioj, menciitaj en tiu ĉi artikolo, surbaze de propono de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj aŭ surbaze de iniciato de iu membroŝtato. La ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, en konkreta okazo komune kun la Komisiono rajtas proponi same la aplikadon de naciaj kaj uniaj rimedoj.

(5) La Konsilio por defendi la valorojn kaj validigi la interesojn de la Unio rajtas komisii grupon de la membroŝtatoj je plenumo de certaj misioj en kadro de la Unio. Por plenumo de tiaj misioj oni devas apliki la artikolon III-310-an.

(6) Tiuj membroŝtatoj, kiuj havas armeajn kapablojn kontentigantajn pli altajn pretendojn, kaj kiuj - konsidere al misioj starigantaj la plej altajn postulojn - tiuterene akceptis pli severajn devontigojn, elformas konstantan strukturitan kunagadon en kadro de la Unio. Por tia kunagado oni devas apliki la artikolon III-312-an. Ĝi ne tuŝas la dispoziciojn fiksitajn en artikolo III-309-a.

(7) Okaze de armita atako kontraŭ la teritorio de iu el la membroŝtatoj, la ceteraj membroŝtatoj devas - konforme al la artikolo 51-a de Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj - doni ĉiaspecan disponeblan helpon kaj apogon al tiu ĉi ŝtato. Tio ne tuŝas la individuan karakteron de la sekureca kaj defenda politikoj de la unuopaj membro-ŝtatoj.

La devontigoj kaj kunlaboroj surprenitaj sur tiuj ĉi kampoj devas harmonii kun devontigoj alprenitaj en la kadro de la Organizaĵo de la Nord-Atlantika Traktato, kiu ankaŭ plue konsistigas por la partoprenantaj ŝtatoj la bazon de la komuna defendo, kaj restas ties efektiviga forumo.

(8) Oni devas regule konsulti la Eŭropan Parlamenton pri la pli gravaj aspektoj kaj fundamentaj alternativaj eblecoj de la komuna sekureca kaj defenda politiko, kaj oni devas daŭre informi ĝin pri ties formiĝo.

I-42-a artikolo : Apartaj dispozicioj rilate al areo de libereco, sekureco kaj justo

(1) La Unio estigas areon baziĝantan sur validiĝo de la libereco, sekureco kaj justo pere de la sekvantaj rimedoj :

a) en okazo se estas necese, alpreno de eŭropa leĝo kaj kadroleĝo, sur kampoj denombritaj en la III-a parto, por proksimigi la leĝajn, dekretajn kaj administraciajn dispoziciojn de la membroŝtatoj ;

b) plifortigo de la reciproka konfido inter la koncernaj instancoj de la membroŝtatoj, precipe surbaze de reciproka agnoskado de tribunalaj kaj ekstertribunalaj decidoj ;

c) operacia kunagado inter la agosferon havantaj instancoj de la membroŝtatoj, nome inter la membroŝtataj policoj, doganinstancoj kaj ceteraj, fakaj servoj okupiĝantaj pri prevento kaj malkovro de krimagoj.

(2) En la kadro de areo de validiĝo de la libereco, sekureco kaj justo, la naciaj parlamentoj rajtas partopreni la takso- procedurojn laŭ la artikolo III-260-a. La naciaj parlamentoj partoprenas - en akordo kun la artikoloj III-276-a aŭ III-273-a - en la politika kontrolo de Europol kaj en la taksado de la agado de Eurojust.

(3) La membroŝtatoj havas rajton de iniciato konforme al la artikolo III-264-a sur kampo de polica kaj justica kunagado konekse kun la punaferoj.

I-43-a artikolo : Solidareca klaŭzo

(1) En okazo se iun membroŝtaton trafas terorisma atako, aŭ se ĝi fariĝas viktimo de naturkatastrofo aŭ katastrofo kaŭzita de homo, la Unio kaj siaj membroŝtatoj agas kolektive, en la spirito de solidareco. La Unio mobilizas ĉiujn disponeblajn rimedojn, inkluzive la armeajn energifontojn disponigitajn fare de la membroŝtatoj, por ke ĝi :

a) - preventu la terorisman minacon sur la teritorio de la membroŝtatoj ;

- protektu la demokratajn instituciojn kaj la civilan loĝantaron de eventuala terorisma atako ;

- okaze de terorisma atako, por iu membroŝtato, je peto de ĝia politika gvidado, donu helpon sur ties teritorio ;

b) - okaze de katastrofo kaŭzita de naturo aŭ de homo, por iu membroŝtato, je peto de ĝia politika gvidado, donu helpon sur ties teritorio.

(2) La artikolo III-329-a enhavas la detalajn regulojn koncernantajn la efektivigon de tiu ĉi artikolo.

III-a ĉapitro - Firmigita kunagado

I-44-a artikolo : Firmigita kunagado

(1) Tiuj membroŝtatoj, kiuj deziras krei unu kun la alia firmigitan kunagadon sur kampoj ne apartenantaj al ekskluziva agosfero de la Unio, rajtas uzi la instituciojn de la Unio ene de la limoj de tiu ĉi artikolo kaj de la artikoloj III-416-a – III-423-a kaj en akordo kun la reguloj tie determinitaj, kaj ili rajtas praktiki tiujn ĉi agosferojn aplikante la konvenajn dispoziciojn de la Konstitucio.

La firmigita kunagado direktiĝas al antaŭenigo de plenumado de la celoj kaj al defendo de la interesoj de la Unio, kaj al la firmigo de la integriĝa procezo. Tia kunagado kiam ajn estas malfermita por ĉiuj membroŝtatoj en akordo kun la artikolo III-418-a.

(2) La Konsilio povas alpreni eŭropan decidon kun rajtigo al firmigita kunagado en ekstrema okazo, se ĝi konstatis ke la celoj de la kunagado ne povas esti atingotaj fare de tuto de la Unio ene de racia limdato, kaj se almenaŭ unu triono de la membroŝtatoj partoprenas ĝin. La Konsilio decidas laŭ la proceduro determinita en la artikolo III-419-a.

(3) La diskutojn de la Konsilio rajtas partopreni ĉiuj membroŝtatoj, sed la voĉdonadon rajtas partopreni nur tiuj membroj de la Konsilio, kiuj reprezentas la membroŝtatojn de la firmigita kunagado.

Por atingi la unuanimecon oni devas konsideri nur la voĉojn de la reprezentantoj de la partoprenantaj membroŝtatoj.

Por atingi la kvalifikitan plimulton estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 55 % de la konsiliaj membroj reprezentantaj la partoprenantajn membroŝtatojn, samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi membroŝtatoj.

La blokanta malplimulto devas konsisti almenaŭ el membroj de la Konsilio reprezentantaj pli ol 35 %-n de la loĝantaro de la partoprenantaj ŝtatoj plus unu persono ; manke de tio oni devas konsideri la kvalifikitan plimulton, kiel atingitan.

Diference de la tria kaj kvara subalineo, se la Konsilio decidas ne surbaze de propono de la Komisiono aŭ de la ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, al la kvalifikita plimulto estas bezonataj la voĉoj de almenaŭ 72 % de la konsiliaj membroj reprezentantaj la partoprenantajn membro-ŝtatojn, samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi membroŝtatoj.

(4) La juraj aktoj alprenitaj en la kadro de la firmigita kunagado devigas nur la partoprenantajn membroŝtatojn.Tiuj ĉi juraj aktoj ne apartenas al la uniaj atingaĵoj aprobendaj fare de landoj intencantaj aliĝi al la Unio.

VI-a TITOLO : LA DEMOKRATA FUNKCIADO DE LA UNIO

I-45-a artikolo : Principo de la demokrata egaleco

La Unio dum ĉiuj siaj aktivecoj respektas la principon de egaleco inter la civitanoj ; la institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio dediĉas al ĉiuj civitanoj la saman atenton.

I-46-a artikolo : Principo de la reprezenta demokratio

(1) La funkciado de la Unio baziĝas sur la reprezenta demokratio.

(2) Sur nivelo de la Unio la rekta reprezentado de civitanoj efektiviĝas en la Eŭropa Parlamento.

En la Eŭropa Konsilio la reprezentadon de la membroŝtatoj plenumas siaj ŝtat- aŭ registarestroj, kaj en la Konsilio siaj registaroj, kiuj mem havas demokratan respondecon antaŭ siaj, naciaj parlamentoj aŭ civitanoj.

(3) Ĉiu civitano havas rajton partopreni en la demokrata vivo de la Unio. Oni devas fari la decidojn kiel eble plej publike kaj sur nivelo kiel eble plej proksima al la civitanoj.

(4) La eŭropa-nivelaj politikaj partioj kontribuas al elformigo de la eŭropa politika konscio kaj al deklaro de volo de la uniaj civitanoj.

I-47-a artikolo : Principo de la partoprena demokratio

(1) La institucioj per konvenaj rimedoj garantias, ke la civitanoj kaj intereso-reprezentaj organizoj povu esprimi opinion pri iu ajn aktiveco de la Unio, kaj povu publike diskuti pri tiuj aktivecoj.

(2) La institucioj de la Unio vivtenas malfermitan, travideblan kaj sisteman dialogon kun la intereso-reprezentaj organizoj kaj kun la civila socio.

(3) La Komisiono tenas vastajn, anticipajn konsultadojn kun la koncernaj partneroj, por garantii la koherecon kaj travideblecon de agoj de la Unio.

(4) Almenaŭ unu miliono da uniaj civitanoj, kiuj samtempe estas ŝtatanoj el signifa nombro de membroŝtatoj, povas iniciati, ke la Komisiono – ene de sia agosfero – prezentu konvenan proponon en tiuj aferoj, en kiuj laŭ la konsidero de la civitanoj al efektivigo de la Konstitucio oni devas alpreni unian juran akton. Oni devas fiksi en eŭropa leĝo la dispoziciojn kon-cernantajn la procedurojn kaj kondiĉojn aplikendajn okaze de ĉi tiu civitana iniciato, inkluzive ankaŭ tion, ke la iniciato devas deveni de civitanoj de minimume kiom da membroŝtatoj.

I-48-a artikolo : La sociaj partneroj kaj la aŭtonoma socia dialogo

La Unio konsiderante la diversecon de unuopaj naciaj sistemoj agnoskas kaj subtenas la unia-nivelan taskosurprenon de la sociaj partneroj ; kaj respektante ilian sendependecon antaŭenigas la dialogon inter la sociaj partneroj.

La trilatera socia pintokunveno pri la kresko kaj dungado kontribuas al daŭrigo de socia dialogo.

I-49-a artikolo : La eŭropa mediaciisto

La mediaciisto - elektita fare de la Eŭropa Parlamento ĉe kondiĉoj difinitaj en la Konstitucio - transprenas la plendojn koncerne la oficajn misuzojn okazantajn dum la aktiveco de la uniaj institucioj, organoj aŭ oficejoj. Li/ŝi enketas pri la plendoj kaj pretigas raporton pri la rezultoj. Dum plenumo de siaj taskoj la mediaciisto estas absolute sendependa.

I-50-a artikolo : La travidebleco de laborprocezo de la uniaj institucioj, organoj kaj oficejoj

(1) Por antaŭenigi la bonan regadon kaj certigi la partoprenon de la civila socio, la institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio dum siaj laboroj agas respektante la principon de malfermiteco kiel eble plej komplete.

(2) La kunsidoj de la Eŭropa Parlamento estas publikaj ; kaj ankaŭ la kunsidoj de la Konsilio estas publikaj, kiam oni diskutas aŭ voĉdonas pri propono celanta al leĝdona akto.

(3) Konforme al la kondiĉoj difinitaj en la parto III-a, iu ajn unia civitano kaj iu ajn natura aŭ jura persono havanta loĝlokon, aŭ rezidejon laŭ estiga dokumento en iu membroŝtato, rajtas atingi la dokumentojn de institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio, sendepende de ilia apera formo.

La ĝeneralaj principoj de rajto pri atingo de tiuj ĉi dokumentoj kaj la reguloj determinantaj ties limigojn baziĝantajn sur komunaj aŭ privataj interesoj estas difinitaj en eŭropa leĝo.

(4) Konforme al la eŭropa leĝo menciita en la alineo (3) ĉiu institucio, organo kaj oficejo fiksas en sia statuto la specialajn dispoziciojn koncerne la atingon de siaj dokumentoj.

I-51-a artikolo : La defendo de la personaj donitaĵoj

(1) Ĉiu havas rajton pri protekto de personaj donitaĵoj lin/ŝin koncernantaj.

(2) Eŭropa leĝo aŭ kadroleĝo fiksas la regulojn koncerne la protekton de la naturaj personoj dum la datummanipulado de la personaj donitaĵoj fare de la uniaj institucioj, organoj kaj oficejoj, kaj fare de la membroŝtatoj dum siaj agadoj apartenantaj al aplikokampo de la unia juro, tiel same la regulojn rilate al libera fluo de ĉi tiuj donitaĵoj. Sendependaj instancoj kontrolas la respekton de tiuj ĉi reguloj.

I-52-a artikolo : La jura statuso de la eklezioj kaj filozofiaj, nereligiaj organizoj

(1) La Unio respektas kaj ne ofendas la juran statuson de la eklezioj kaj religiaj organizoj aŭ kolektivoj, kiun ili havas laŭ la nacia juro en la membroŝtatoj.

(2) La Unio tiel same respektas la juran statuson de la filozofiaj, nereligiaj organizoj, laŭ la nacia juro.

(3) Rekonante iliajn identecon kaj specialan kontribuon, la Unio vivtenas rektan, travideblan kaj sisteman dialogon kun tiuj ĉi eklezioj kaj organizoj.

VII-a TITOLO : LA FINANCOJ DE LA UNIO

I-53-a artikolo : Buĝetaj kaj financaj principoj

(1) Konforme al la dispozicioj fiksitaj en la parto III-a oni devas antaŭplani kaj indiki en la unia buĝeto ĉiujn enspezajn kaj elspezajn artikolojn de la Unio, rilate al apartaj financaj jaroj.

(2) La enspezoj kaj elspezoj de la buĝeto devas ekvilibri.

(3) Oni devas aprobi la elspezojn indikitajn en la buĝeto por unu financa jaro, konforme al la eŭropa leĝo menciita en la artikolo III-412-a.

(4) La antaŭkondiĉo de efektivigo de la elspezoj indikitaj en la buĝeto estas la alpreno de unia jura akto kun deviga forto, konforme al la eŭropa leĝo menciita en la artikolo III-412-a, kiu certigas juran bazon por la ago de la Unio kaj al plenumo de la elspezoj interrilataj, escepte de la kazoj difinitaj en la menciita eŭropa leĝo.

(5) Por certigi la buĝetan disciplinon, se iu jura akto povas havi signifan efikon al la buĝeto, la Unio ne rajtas ĝin alpreni, ĝis kiam oni certigas, ke la elspezoj devenantaj el tiu ĉi jura akto estas financeblaj ene de la limoj de propraj fontoj de la Unio, kaj ĉe respekto de la plurjara financa kadro menciita en la artikolo I-55-a.

(6) Oni devas efektivigi la buĝeton respektante la principojn de la efika kaj rezulta financa mastrumado. La membro-ŝtatoj kaj la Unio kunlaboras por certigi la utiligon de la buĝetaj antaŭplanoj konforme al tiu ĉi baza principo.

(7) La Unio kaj la membroŝtatoj konforme al dispozicioj de la artikolo III-415-a batalas kontraŭ la fraŭdo kaj ĉiuj aliaj kontraŭjuraj agadoj ofendantaj la financajn interesojn de la Unio.

I-54-a artikolo : La propraj fontoj de la Unio

(1) La Unio prizorgas la necesajn rimedojn por atingi siajn celojn kaj efektivigi siajn politikojn.

(2) Ne tuŝante la ceterajn enspezojn, oni devas financi la buĝeton de la Unio plenmezure el propraj fontoj.

(3) Eŭropa leĝo alprenita fare de la Konsilio determinas la dispoziciojn koncerne la sistemon de la propraj fontoj de la Unio, ĉi-rilate la eŭropa leĝo povas krei novajn aŭ povas nuligi certajn, ekzistantajn fontotipojn. Konsultinte la Eŭropan Parlamenton la Konsilio decidas unuanime. Tiu ĉi eŭropa leĝo ekvalidiĝas nur post la aprobo fare de la membroŝtatoj, konforme al siaj propraj, laŭkonstituciaj postuloj.

(4) Eŭropa leĝo alprenita fare de la Konsilio determinas la plenumajn disponojn koncerne la sistemon de propraj fontoj de la Unio, se la eŭropa leĝo alprenita surbaze de la alineo (3) dispozicias tiel. La Konsilio decidas post konsento de la Eŭropa Parlamento.

I-55-a artikolo : La plurjara financa kadro

(1) La plurjara financa kadro certigas, ke la elspezoj de la Unio formiĝu ordigite, inter la limoj de la propraj fontoj. La plurjara financa kadro difinas - konforme al la artikolo III-402-a - laŭ elspezaj kategorioj la supran limon de jaraj sindevontigaj antaŭplanoj.

(2) Eŭropa leĝo unuanime alprenita fare de la Konsilio determinas la plurjaran financan kadron. La Konsilio decidas unuanime, post interkonsento de la Eŭropa Parlamento aprobita fare de plimulto de siaj membroj.

(3) La jara buĝeto de la Unio devas esti en akordo kun la plurjara financa kadro.

(4) La Eŭropa Konsilio povas rajtigi la Konsilion per unuanime alprenita, eŭropa decido, ke ĝi decidu per kvalifikita plimulto da voĉoj pri la alpreno de la eŭropa leĝo menciita en alineo (2).

I-56-a artikolo : La buĝeto de la Unio

La jaran buĝeton de la Unio determinas eŭropa leĝo alprenita konforme al la reguloj fiksitaj en artikolo III-404-a.

VIII-a TITOLO : LA UNIO KAJ ĜIAJ NAJBARAJ LANDOJ

I-57-a artikolo : La Unio kaj ĝiaj najbaraj landoj

(1) La Unio estigas specialajn rilatojn kun siaj najbaraj landoj por krei tian areon de prospero kaj bona najbareco, kiu baziĝas sur valoroj de la Unio, kaj kiun karakterizas striktaj kaj pacaj interrilatoj de kunagado.

(2) Por la celoj menciitaj en alineo (1) la Unio povas krei apartajn interkonsentojn kun la koncernaj landoj. Tiuj ĉi interkonsentoj povas difini reciprokajn rajtojn kaj devontigojn, kaj povas dispozicii pri ebleco de komunaj agoj. Oni devas sisteme akordigi la plenumon de ĉi tiuj interkonsentoj.

IX-a TITOLO : LA UNIA MEMBRECO

I-58-a artikolo : La kondiĉoj de aliĝo al la Unio kaj ties proceduro

(1) La Unio estas malfermita antaŭ ĉiuj eŭropaj ŝtatoj, kiuj respektas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2-a kaj estas engaĝiĝintaj al ilia komuna validigo.

(2) Iu ajn eŭropa ŝtato, kiu intencas fariĝi membro de la Unio, povas sin turni per ĉi-koncerna petskribo al la Konsilio. Pri la petskribo devas esti informitaj la Eŭropa Parlamento kaj la naciaj parlamentoj. La Konsilio - konsultinte la Komisionon kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento alprenita fare de plimulto de siaj membroj - unuanime decidas. La kondiĉojn kaj detalajn regulojn de la membriĝo ordigas la pakto inter la membroŝtatoj kaj la kandidatŝtato. Tiu ĉi pakto devas esti ratifita de ĉiuj traktantaj ŝtatoj, laŭ siaj konstituciaj postuloj.

I-59-a artikolo : La suspendo de certaj uniaj membrecaj rajtoj

(1) Surbaze de konvene motivita propono de unu triono de la membroŝtatoj aŭ de konvene motivita iniciato de la Eŭropa Parlamento aŭ de propono de la Komisiono la Konsilio povas konstati en eŭropa decido, ke ekzistas unusenca danĝero, ke iu membroŝtato grave ofendas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2-a. La Konsilio decidas - post konsento de la Eŭropa Parlamento - per kvar kvinona plimulto de siaj membroj.

Antaŭ ol konstati tion, la Konsilio aŭskultas la koncernan membroŝtaton, kaj por ĝi - konforme al la sama proceduro - rajtas fari proponojn.

La Konsilio sisteme kontrolas, ĉu tiuj kialoj plu ekzistas, surbaze de kiuj estis farita tia konstato.

(2) La Eŭropa Konsilio petinte la koncernan ŝtaton prezenti siajn rimarkojn - surbaze de iniciato de unu triono de la membroŝtatoj aŭ de propono de la Komisiono - povas konstati en eŭropa decido, ke la membroŝtato grave kaj daŭre ofendas la valorojn menciitajn en la artikolo I-2-a. La Eŭropa Konsilio post konsento de la Parlamento decidas unuanime.

(3) Okaze de la konstato laŭ la alineo (2) la Konsilio en eŭropa decido alprenita per kvalifikita plimulto povas suspendi certajn rajtojn de la koncerna membroŝtato devenantajn el apliko de la Konstitucio, inter ili la voĉdonrajton de la reprezentanto de tiu ĉi membroŝtato en la Konsilio. Ĉi-kaze la Konsilio konsideras la eblajn konsekvencojn de tia suspendo tuŝantajn la rajtojn kaj devojn de la naturaj kaj juraj personoj.

La konstituciaj devontigoj de la koncerna ŝtato en ĉiu okazo ankaŭ plu devigas tiun ĉi ŝtaton.

(4) La Konsilio povas krei per kvalifikita plimulto eŭropan decidon pri ŝanĝo aŭ retiro de la disponoj alprenitaj surbaze de la alineo (3), se ŝanĝiĝis la cirkonstancoj kondukantaj al ilia preskribo.

(5) Aplikante tiun ĉi artikolon la membro de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio reprezentanta la koncernan membroŝtaton ne partoprenas la voĉdonon, oni ne povas konsideri la koncernan membroŝtaton ĉe kalkulo de triono, aŭ de kvinono de la membroŝtatoj laŭ alineoj (1) aŭ (2). La sindeteno de la persone ĉeestantaj aŭ reprezentitaj membroj ne estas obstaklo de alpreno de eŭropaj decidoj menciitaj en la alineo (2).

Ĉe alpreno de eŭropaj decidoj menciitaj en alineoj (3) kaj (4) por la kvalifikita plimulto estas bezonataj 72 % de voĉoj de konsilianoj reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉdonon kaj samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-on de la loĝantaro de tiuj ĉi ŝtatoj.

Se sekve de alpreno de la decido pri suspendo de voĉdonrajto laŭ alineo (3) la Konsilio decidas per kvalifikita plimulto surbaze de iu dispozicio de la Konstitucio, la difino de la kvalifikita plimulto egalas al tio fiksita en la dua subalineo, aŭ se la Konsilio decidas laŭ propono de la Komisiono aŭ de ministro de la Unio pri eksteraj aferoj, por la kvalifikita plimulto estas bezonataj almenaŭ 55 % de la voĉoj de la konsilianoj reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉ-donon kaj samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi ŝtatoj. En la lasta okazo la blokanta malplimulto devas konsisti el membroj de la Konsilio reprezentantaj pli ol 35 %-n de loĝantaro de la membroŝtatoj parto-prenantaj la voĉdonon plus unu membro ; manke de tio oni devas konstati kvalifikitan plimulton.

(6) Ĉe apliko de tiu ĉi artikolo la Eŭropa Parlamento decidas per du triona plimulto de la donitaj voĉoj samtempe re-prezentantaj la plimulton de siaj membroj.

I-60-a artikolo : Memvola eksiĝo el la Unio

(1) Konforme al siaj konstituciaj postuloj iu ajn membroŝtato rajtas decidi, ke ĝi eksiĝas el la Eŭropa Unio.

(2) La membroŝtato decidanta eksiĝi deklaras sian intencon al la Eŭropa Konsilio. Surbaze de la gvidlinioj donitaj de la Eŭropa Konsilio, kun tiu ĉi ŝtato la Unio daŭrigas traktadojn kaj faras interkonsenton, en kiu ili determinas la detalajn regulojn de la eksiĝo de la koncerna ŝtato konsidere ĝiajn estontajn rilatojn al la Unio. Ĉi tiun interkonsenton oni devas pritrakti konvene al la alineo (3) de la artikolo III-325-a. La interkonsenton ligas la Konsilio nome de la Unio, procedurante per kvalifikita plimulto kaj post konsento de la Eŭropa Parlamento.

(3) Ekde la validiĝo de la interkonsento pri la eksiĝo, aŭ manke de tio du jarojn post la deklaro menciita en la alineo (2) tiu ĉi Konstitucio ne estas plu aplikebla al la koncerna ŝtato, escepte se la Eŭropa Konsilio interkonsente kun la koncerna membroŝtato unuanime decidas pri la plilongigo de tiu ĉi limdato.

(4) En apliko de alineoj (2) kaj (3) la membro de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio reprezentanta la eksiĝantan membroŝtaton ne partoprenas la diskutojn de la Eŭropa Konsilio aŭ de la Konsilio kaj la kreadon de la eŭropaj decidoj koncernantaj tiun ĉi ŝtaton.

Por la kvalifikita plimulto estas bezonataj almenaŭ 72 % de voĉoj de konsilianoj reprezentantaj la membroŝtatojn partoprenantajn la voĉdonon kaj samtempe reprezentantaj almenaŭ 65 %-n de la loĝantaro de tiuj ĉi ŝtatoj.

(4) Se tiu ŝtato, kiu pli frue eksiĝis el la Unio, poste denove petas sian membriĝon, al la petskribo oni devas apliki la proceduron difinitan en la artikolo I-58-a.

II-a PARTO : ĈARTO DE FUNDAMENTAJ RAJTOJ DE LA UNIO

PREAMBLO

La popoloj de Eŭropo, kreante ĉiam pli proksiman unuiĝon inter si, decidis interdividi pacan estontecon surbaze de komunaj valoroj.

Konscie pri sia spirita kaj morala heredaĵo, la Unio baziĝas sur la nedisigeblaj, universalaj valoroj de la homa digno, libereco, egaleco kaj solidareco, ĝi apogas sin sur la principoj de la demokratio kaj konstitucia ŝtateco. Ĝi starigas la individuon en la centron de siaj agadoj, estigante la unian civitanecon kaj kreante areon de la libereco, sekureco kaj justo.

La Unio kontribuas al la konservado kaj pluevoluigo de ĉi tiuj komunaj valoroj samtempe respektante la diversecon de kulturoj kaj tradicioj de la eŭropaj popoloj, la naciajn identecojn de la membroŝtatoj kaj la organizon de iliaj publikaj aŭtoritatoj je naciaj, regionaj kaj lokaj niveloj ; ĝi celas antaŭenigi ekvilibrigitan kaj daŭrigeblan disvolvon kaj ebligas la liberan moviĝon de personoj, varoj, servoj kaj kapitalo, kaj la liberecon de ekloĝo.

Tiucele estas necese plifortigi kaj deklari en Ĉarto la fundamentajn rajtojn en la lumo de la sociaj ŝanĝoj, socia progreso kaj de la scienca kaj teknologia evoluo.

Ĉi tiu Ĉarto konfirmas, kun konvena atento al agosferoj kaj taskoj de la Unio kaj al la principo de la subsidiareco tiujn rajtojn, kiuj sekvas precipe el la komunaj konstituciaj tradicioj kaj internaciaj devontigoj de la membroŝtatoj, el la eŭropa konvencio pri la defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, el la socialaj ĉartoj alprenitaj fare de la Unio kaj la Konsilio de Eŭropo, krome el la kazojuro de Kortumo de la Unio kaj de la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj. Konekse kun tio dum interpretado de la Ĉarto, la tribunaloj de la Unio kaj de la membroŝtatoj konvene konsideras la klarigojn faritajn sub direktado de la Prezidio de la Konvencio formulinta la Ĉarton kaj aktualigitajn ĉe respondeco de Prezidio de la Eŭropa Konvencio.

La praktikado de ĉi tiuj rajtoj implicas la respondecon kaj devojn koncerne la aliajn personojn, la homan komunumon kaj la estontajn generaciojn.

Pro tio la Unio agnoskas la rajtojn, liberecojn kaj principojn deklaritajn ĉi sube.

I-a TITOLO : DIGNO

II-61-a artikolo : Homa digno

La homa digno estas netuŝebla. Ĝi estas respektenda kaj protektenda.

II-62-a artikolo : Rajto pri la vivo

(1) Ĉiu homo havas rajton pri la vivo.

(2) Neniu povas esti kondamnita al morto aŭ ekzekutita.

II-63-a artikolo : Rajto pri la persona nedifektebleco

(1) Ĉiu havas rajton pri la korpa kaj spirita nedifektebleco.

(2) En la kampoj de medicino kaj biologio precipe la sekvaj estas respektendaj :

a) la netrudita kaj informita konsento de la koncerna persono, laŭ la procedoj preskribitaj en la leĝo,

b) la malpermeso de eŭgenikaj praktikoj, precipe tiuj celantaj la selekton de personoj,

c) la malpermeso de profitcela aplikado de la homa korpo kaj ĝiaj partoj,

(d) la malpermeso de la reprodukta klonado de homaj estaĵoj.

II-64-a artikolo : Malpermeso de torturo kaj malhumana aŭ humiliga traktado kaj puno

Neniu suferu torturon, malhumanan aŭ humiligan traktadon aŭ punon.

II-65-a artikolo : Malpermeso de la sklaveco kaj punlaboro

(1) Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servisteco.

(2) Neniu devu fari punlaboron aŭ devigan laboron.

(3) Komercado per homaj estaĵoj estas malpermesata.

II-a TITOLO : LIBERECOJ

II-66-a artikolo : Rajto pri libereco kaj sekureco

Ĉiu havas rajton pri libereco kaj persona sekureco.

II-67-a artikolo : Respekto de la privata kaj familia vivo

Ĉiu havas rajton pri respekto de sia privata kaj familia vivo, hejmo kaj interkomunikado.

II-68-a artikolo : Protekto de la personaj datumoj

(1) Ĉiu havas rajton pri la protekto de siaj personaj datumoj.

(2) Oni licas administri tiajn datumojn nur honeste kaj bonafide, por difinitaj celoj, surbaze de konsento de la koncerna homo, aŭ pro iu alia, rajta, laŭleĝa kaŭzo. Ĉiu havas rajton ekkoni kaj korektigi la datumojn kolektitajn pri si.

(3) Sendependa aŭtoritato devas kontroli la respekton de ĉi tiuj reguloj.

II-69-a artikolo : Rajto pri geedziĝo kaj fondo de familio

Oni devas garantii la rajton pri geedziĝo kaj fondo de familio laŭ la naciaj leĝoj reglamentantaj la praktikadon de ĉi tiuj rajtoj.

II-70-a artikolo : Libereco de penso, konscienco kaj religia kulto

(1) Ĉiu havas rajton pri libereco de penso, konscienco kaj religia kulto. Ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon al ŝanĝo de religio aŭ konvinko, kaj la esprimon de la religio aŭ konvinko kaj individue, kaj kolektive, kaj antaŭ publiko, kaj en la privata vivo, dum diservo, edukado kaj ceremonio.

(2) Oni devas rekoni la rajton pri rifuzo de la militservo pro konsciencaj kaŭzoj, laŭ la naciaj leĝoj reglamentantaj la praktikadon de tiu ĉi rajto.

II-71-a artikolo : Libereco de opiniesprimo kaj informiĝo

(1) Ĉiu havas rajton pri libereco de opiniesprimo. Tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon de opinikreado kaj la liberecon de ekkono kaj publikigo de informoj kaj ideoj senkonsidere al landlimoj kaj sen tio, ke iu oficiala organizo povus enmiksiĝi.

(2) Oni devas respekti la liberecon kaj diversecon de la amaskomunikado.

II-72-a artikolo : Libereco de kunvenado kaj asociiĝo

(1) Ĉiu havas rajton pri libereco de paca kunvenado kaj pri asociiĝo kun aliaj personoj sur iu ajn nivelo kaj precipe en politikaj, sindikataj kaj civitanaj aferoj, inkluzive ĉies rajton pri fondo de kaj aliĝo al sindikato por protekti siajn interesojn.

(2) La politikaj partioj je unia nivelo kontribuas al esprimo de politika volo de la uniaj civitanoj.

II-73-a artikolo : Libereco de arta kaj scienca vivo

La arto kaj la scienca esploro estas liberaj. La libereco de la scienca vivo devas esti respektata.

II-74-a artikolo : Rajto pri edukado

(1) Ĉiu havas rajton pri edukado kaj partopreno en profesia trejnado kaj pluperfektigo.

(2) Ĉi tiu rajto inkluzivas la eblecon de senpaga partopreno en la deviga edukado.

(3) Konforme al la naciaj juraj normoj reglamentantaj la praktikadon de ĉi tiuj rajtoj kaj liberecoj, oni devas respekti la liberecon de fondo de edukaj institucioj konsiderante la demokratajn principojn, krome la rajton de la gepatroj certigi por siaj infanoj konvenan edukadon laŭ siaj religiaj, mondkonceptaj aŭ pedagogiaj konvinkoj.

II-75-a artikolo : Libereco de elekto de la okupiĝo kaj rajto pri laborprenado

(1) Ĉiu havas rajton pri laborprenado kaj praktikado de libere elektita aŭ akceptita okupiĝo.

(2) La uniaj civitanoj havas rajton pri libera serĉado de posteno, laborprenado, ekloĝo kaj servodonado en iu ajn membroŝtato de la Unio.

(3) Ŝtatanoj de triaj landoj, kiuj disponas pri permeso de laborprenado sur teritorio de la membroŝtatoj, havas rajton pri la samaj laborkondiĉoj, kiujn havas la uniaj civitanoj.

II-76-a artikolo : Libereco de la entreprenado

Oni devas rekoni la liberecon de la entreprenado konforme al la unia juro kaj al la naciaj juraj normoj kaj praktikoj.

II-77-a artikolo : Rajto pri proprietaĵo

(1) Ĉiu havas rajton posedi, uzi, disponi kaj herede postlasi sian laŭleĝe akiritan proprietaĵon. Neniu povas esti senigita de sia proprietaĵo, escepte se tio okazas pro la publika intereso, en okazo kaj kun kondiĉoj preskribitaj en leĝo, kaj pro la suferita perdo ĉe kompenso pagita en deca tempo kaj per laŭmerita monsumo. Oni povas reguligi la uzon de la proprietaĵo per leĝo, en mezuro necesigita fare de la ĝenerala intereso.

(1) La intelekta proprietaĵo ĝuas protekton.

II-78-a artikolo : Azilrajto

Oni devas garantii la azilrajton en akordo kun dispozicioj de la Ĝeneva Konvencio (28-a de julio, 1951) kaj de la Protokolo pri la jura statuso de rifuĝintoj (31-a de januaro 1967), kaj en akordo kun la Konstitucio.

II-79-a artikolo : Protekto kontraŭ la translimigo, elpelo (relegacio) kaj ekstradicio

(1) La kolektiva elpelo (relegacio) estas malpermesata.

(2) Neniu povas esti translimigita, elpelita (relegaciita) aŭ ekstradiciita en tian ŝtaton, kie lin/ŝin grave minacas la danĝero esti kondamnita al morto, turmentita aŭ submetita al alia, malhumana traktado aŭ puno.

III-a TITOLO : EGALECO

II-80-a artikolo : Egaleco antaŭ la leĝo

Ĉiu estas egala antaŭ la leĝo.

II-81-a artikolo : Malpermeso de la diskriminacio

(1) Ĉiu diskriminacio, tiel precipe la diskriminacio surbaze de sekso, raso, haŭtkoloro, etna aŭ socia deveno, genetika eco, lingvo, religio aŭ konvinko, politika aŭ alia opinio, aparteno al nacia malplimulto, proprietaĵo, naskiĝo, handikapiteco, aĝo aŭ seksa orientiĝo estas malpermesita.

(2) En la aplikokampo de la Konstitucio kaj sen ofendo de la specialaj dispozicioj fiksitaj en ĝi, ĉiu diskriminacio surbaze de ŝtataneco estas malpermesita.

II-82-a artikolo : Kultura, religia kaj lingva diverseco

La Unio respektas la kulturan, religian kaj lingvan diversecon.

II-83-a artikolo : Egaleco inter viroj kaj virinoj

Oni devas garantii la egalecon inter viroj kaj virinoj sur ĉiu kampo, tiel ankaŭ sur la kampoj de la dungado, laborplenumo kaj salajro.

La principo de la egaleco ne obstaklas la kreadon kaj konservadon de dispozicioj garantiantaj specialajn avantaĝojn por la sekso reprezentita en pli malalta proporcio.

II-84-a artikolo : Rajtoj de infanoj

(1) La infanoj havas rajton pri la protekto kaj prizorgado, bezonataj al ilia bonstato. La infanoj rajtas libere esprimi sian opinion. Ilia opinio devas esti konsiderata en aferoj ilin koncernantaj, konvene al ilia aĝo kaj matureco.

(2) En la agado de instancoj kaj privataj institucioj konekse kun infanoj la primara vidpunkto devas esti la intereso de la infanoj, super ĉio alia.

(3) Ĉiu infano havas rajton daŭrigi regulan, personan kaj rektan rilaton kun ambaŭ siaj gepatroj, escepte se ĝi kontraŭas liajn/ŝiajn interesojn.

II-85-a artikolo : Rajtoj de maljunuloj

La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la maljunuloj pri digna kaj memstara vivo, kaj pri partopreno en la socia kaj kultura vivoj.

II-86-a artikolo : Integriĝo de la handikapuloj

La Unio agnoskas kaj respektas la rajton de la handikapuloj, ke oni kreu por ili tiajn disponojn, kies celo estas la garantio de ilia memstareco, socia kaj okupa integriĝo kaj partopreno en la komunuma vivo.

IV-a TITOLO : SOLIDARECO

II-87-a artikolo : Rajto de laborprenantoj pri la informado kaj konsultado ĉe la entrepreno

Por laborprenantoj aŭ siaj reprezent-antoj oni devas garantii la informadon kaj konsultadon sur konvena nivelo kaj en deca tempo, en la kazoj kaj kun kondiĉoj difinitaj en la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj.

II-88-a artikolo : Rajto pri kolektiva traktado kaj ago

Konforme al la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj, la laborprenantoj, labordonantoj, respektive iliaj organizoj havas rajton daŭrigi kolektivajn traktadojn sur konvena nivelo kaj ligi kolektivajn kontraktojn, krome okaze de interpuŝiĝo de interesoj por defendi siajn interesojn agi komune, inkluzive ankaŭ la strikon.

II-89-a artikolo : Rajto pri uzado de dungoficejaj servoj

Ĉiu havas rajton pri uzado de senpagaj servoj de laborpera agentejo.

II-90-a artikolo : Protekto kontraŭ senmotiva maldungo

En akordo kun la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj ĉiu laborprenanto havas rajton pri la protekto kontraŭ senmotiva maldungo.

II-91-a artikolo : Honestaj kaj justaj laborkondiĉoj

(1) Ĉiu laborprenanto havas rajton pri laborkondiĉoj respektantaj sian sanon, sekurecon kaj dignon.

(2) Ĉiu laborprenanto havas rajton pri la restrikto de la supra limo de labortempo, pri la ĉiutaga kaj ĉiusemajna ripoztempo, kaj pri la ĉiujara pagata ferio.

II-92-a artikolo : Malpermeso de la infanlaboro kaj la laboreja protekto de la gejunuloj

La dungado de infanoj estas malpermesata. La malsupra aĝlimo de la dungado - sen ofendo de reguloj pli favoraj por la gejunuloj kaj kun limigitaj esceptoj - ne povas esti pli malalta ol la supra limo de la lernejana aĝo.

Oni devas garantii por la junaj laborprenantoj laborkondiĉojn konvenajn al ilia aĝo, protekti ilin kontraŭ la ekonomia ekspluatado kaj de ĉiu laboro, kiu povas ofendi ilian sekurecon, sanon, fizikan, spiritan, moralan, socialan evoluon, aŭ povas konflikti kun ilia edukado, instruado.

II-93-a artikolo : Familio kaj laboro

(1) La familio ĝuas juran, ekonomian kaj socialan protektojn.

(2) Por konformigi la familion kaj la profesian laboron ĉiu havas rajton pri protekto kontraŭ maldungo lige al patrineco, kaj ĉiu rajtas pri pagata akuŝa kaj gepatra ferio post nasko aŭ adoptado de infano.

II-94-a artikolo : Sociala sekureco kaj sociala helpo

(1) Konforme al la reguloj determinitaj fare de la unia juro, naciaj juraj normoj kaj praktikoj, la Unio agnoskas kaj respektas la rajtigitecon pri la socialaj sekurecaj provizadoj kaj socialaj priservadoj, kiuj donas ŝirmon okaze de patrineco, malsano, laborloka akcidento, bezono al prizorgado aŭ maljuna aĝo, krome okaze de perdo de laborloko.

(2) Konforme al la unia juro, la naciaj juraj normoj kaj praktikoj, ĉiu persono laŭleĝe havanta loĝlokon ene de la Eŭropa Unio, kaj laŭleĝe ŝanĝanta sian restadlokon, rajtas pri socialaj sekurecaj provizadoj kaj socialaj favoraĵoj.

(3) En akordo kun la reguloj de la unia juro, la naciaj juraj normoj kaj praktikoj, por forigi la socialan ekskludon kaj malriĉecon, la Unio agnoskas kaj respektas la rajton pri sociala kaj loĝeja subtenoj celantaj la honestan ekzistadon okaze de ĉiuj, kiuj ne havas kontentigajn financajn rimedojn por ties realigo.

II-95-a artikolo : Sanprotektado

Ĉiu havas rajton pri uzado de preventa sanitara prizorgado, kaj pri kuracado, laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la naciaj juraj normoj kaj praktikoj. Dum la determinado kaj plenumo de ĉiuj uniaj politikoj kaj agoj oni devas garantii la altan nivelon de la homa sanprotektado.

II-96-a artikolo : Aliro al priservadoj de ĝenerala ekonomia intereso

La Unio agnoskas kaj respektas la aliron al priservadoj de ĝenerala ekonomia intereso por antaŭenigo de la sociala kaj teritoria kohereco de la Unio laŭ la naciaj juraj normoj kaj praktikoj kaj en akordo kun la Konstitucio.

II-97-a artikolo : Medioprotektado

Oni devas integri la altnivelan medioprotektadon kaj la plibonigon de kvalito de la medio en la uniajn politikojn, kaj oni devas garantii ilian realiĝon en akordo kun la principo de la daŭrigebla disvolvo.

II-98-a artikolo : Protekto de konsumantoj

Oni devas garantii en la politikoj de la Unio la altan nivelon de la protekto de konsumantoj.

V-a TITOLO : CIVITANAJ RAJTOJ

II-99-a artikolo : Aktiva kaj pasiva elektorajto en la eŭropaj parlamentaj elektadoj

(1) Ĉiu unia civitano havas elektorajton kaj estas elektebla en la eŭropaj parlamentaj elektoj de la membroŝtato, kie sia loĝloko estas, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato.

(2) La membroj de la Eŭropa Parlamento estas elektataj surbaze de rekta kaj ĝenerala elektorajto, en liberaj kaj sekretaj elektadoj.

II-100-a artikolo : Aktiva kaj pasiva elektorajto en la komunumaj elektadoj

Ĉiu unia civitano havas elektorajton kaj estas elektebla en la komunumaj elektadoj de la membroŝtato, kie sia loĝloko estas, laŭ la samaj kondiĉoj, kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato.

II-101-a artikolo : Rajto pri konvena aferaranĝado

(1) Ĉiu havas rajton pri aranĝado de siaj aferoj fare de la institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio, sen influiteco, honeste kaj ene de racia tempodaŭro.

(2) Tiu ĉi rajto inkluzivas :

a) ĉies rajton pri tio, ke li/ŝi estu aŭskultata antaŭ la eldiro de individuaj disponoj lin/ŝin tuŝantaj malavantaĝe,

b) ĉies rajton pri enrigardo en la dosieron lin/ŝin koncernantan, ĉe respekto de laŭleĝaj interesoj al konfidenceco kaj al la fakaj kaj negocaj sekretoj,

c) tiujn devontigojn de la administraj organoj, ke ili prezentu la motivojn de siaj decidoj.

(3) Ĉiu havas rajton pri tio, ke la Unio kompensu por li/ŝi la damaĝojn kaŭzitajn fare de siaj institucioj kaj dungitoj dum plenumo de ilia tasko, surbaze de la komunaj, ĝeneralaj principoj fiksitaj en la juro de la membroŝtatoj.

(4) Ĉiu havas eblecon sin turni skribe en iu ajn lingvo de la Konstitucio al la institucioj de la Unio, kaj en la sama lingvo ricevi respondon.

II-102-a artikolo : Rajto pri aliro al la dokumentoj

Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta loĝlokon aŭ rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas aliri al la dokumentoj de la institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio, sendepende de ilia aperformo.

II-103-a artikolo : La eŭropa mediaciisto

Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta loĝlokon aŭ rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas sin turni al la eŭropa mediaciisto okaze de oficaj misuzoj prezentiĝantaj dum la aktiveco de la institucioj, organoj, aŭ oficejoj de la Unio, - escepte de la Kortumo de la Eŭropa Unio aganta en sia jurisdikcia agosfero.

II-104-a artikolo : La rajto pri peticio

Kiu ajn unia civitano, kaj natura aŭ jura persono havanta loĝlokon aŭ rezidejon laŭ estiganta dokumento en iu membroŝtato, rajtas prezenti peticion al la Eŭropa Parlamento.

II-105-a artikolo : Libera moviĝo kaj restado

(1) Ĉiu unia civitano rajtas libere moviĝi kaj restadi en la teritorio de la membroŝtatoj.

(2) En akordo kun la Konstitucio la libereco de moviĝo kaj restado estas garantiebla ankaŭ por tiuj civitanoj de tria lando, kiuj legitime restadas sur la teritorio de la membroŝtatoj.

II-106-a artikolo : Diplomatia kaj konsula protekto

Kiu ajn civitano de la Unio rajtas uzi la protekton de la diplomatiaj aŭ konsulaj instancoj de iu ajn membroŝtato sur la teritorio de tia tria lando, kie la membroŝtato laŭ lia/ŝia ŝtataneco ne havas reprezentejon, laŭ la samaj kondiĉoj kiel la civitanoj de la koncerna membroŝtato.

VI-a TITOLO : JURISDIKCIO

II-107-a artikolo : La rajto pri efika jura revizio kaj honesta tribunala debato

Ĉiu, kies rajtoj kaj liberecoj (garantiitaj fare de la juro de la Unio) estis ofenditaj, okaze de la kondiĉoj difinitaj en tiu ĉi artikolo, antaŭ la tribunalo havas rajton pri efika jura revizio.

Ĉiu havas rajton pri tio, ke sian aferon la pli frue, fare de la leĝo estigita, sendependa kaj neŭtrala tribunalo pritraktu honeste, publike kaj ene de racia tempodaŭro. Oni devas garantii por ĉiuj la eblecon por uzi konsultiĝon, defendon kaj reprezentadon.

Por tiuj, kiuj ne havas sufiĉajn, monajn rimedojn, oni devas garantii senpagan juran helpon, se tiu ĉi helpo estas bezonata al la efika uzo de la jurisdikcio.

II-108-a artikolo : La hipotezo de senkulpeco kaj la rajto pri defendo

(1) Oni devas supozi senkulpa ĉiujn suspektatajn personojn, ĝis kiam ilia kulpeco ne estos konstatita konvene al la leĝo.

(2) Oni devas garantii por ĉiu suspektato la respekton de lia/ŝia rajto pri la defendo.

II-109-a artikolo : La principoj de la leĝeco kaj proporcieco de la krimagoj kaj punoj

(1) Neniu estu kondamnita pro tia krimago aŭ neglektado, kiu dum la krimfaro surbaze de la hejmlanda aŭ internacia juro ne estis krimago. Tiel same oni ne rajtas surmeti pli severan punon, ol kiu estis aplikebla en la tempo de la krimfaro. Se post la efektivigo de iu krimago la leĝo ordonas surmeti pli mildan punon, oni devas apliki la pli mildan punon.

(2) Tiu ĉi artikolo ne ekskludas la alkondukon antaŭ la tribunalon kaj la punadon de iu persono pro tia krimago aŭ neglektado, kiu en la tempo de la efektivigo estis krimago laŭ la ĝeneralaj principoj rekonitaj fare de la komunumo de la nacioj.

(3) La severeco de la punoj ne povas esti senproporcia, kompare al la krimago.

II-110-a artikolo : Malpermeso de la duobla procedurigo kaj duobla puno

Neniu estu procedurigita aŭ punita pro tia krimago, pro kiu li/ŝi en la Unio konforme al la leĝo jam estis valide absolvita aŭ kondamnita.

VII-a TITOLO : ĜENERALAJ DISPOZICIOJ KONCERNE LA INTERPRETADON KAJ APLIKON DE LA ĈARTO

II-111-a artikolo : Aplikokampo

(1) La adresitoj de la dispozicioj de tiu ĉi Ĉarto - ĉe konvena konsidero de principo de la subsidiareco - estas la institucioj, organoj, kaj oficejoj de la Unio, kaj la membroŝtatoj tiagrade, kiagrade ili plenumas la juron de la Unio. Konforme al tio ili - en sia agosfero kaj ene de la limoj de agorajtoj havigitaj al la Unio en la ceteraj partoj de la Konstitucio - respektas la rajtojn kaj principojn inkluditajn en tiu ĉi Ĉarto, kaj ili antaŭenigas la aplikadon de tiuj.

(2) Tiu ĉi Ĉarto ne ampleksigas la aplikokampon de la unia juro trans la agorajtojn de la Unio, krome ne kreas novajn agorajtojn aŭ taskojn por la Unio, kaj ne modifas la agorajtojn kaj taskojn difinitajn en la ceteraj partoj de la Konstitucio.

II-112-a artikolo : La valido kaj interpretado de la rajtoj kaj principoj

(1) La praktikado de la rajtoj kaj liberecoj rekonitaj en tiu ĉi Ĉarto restrikteblas nur en leĝo kaj ĉe respekto de la esenca enhavo de tiuj ĉi rajtoj. Atente pri la principo de la proporcieco ilia restrikto eblas nur en tiu okazo, se ĝi estas neforlasebla kaj efektive servas la ĝeneralinteresajn celdifinojn rekonitajn de la Unio, aŭ la defendon de rajtoj kaj liberecoj de aliuloj.

(2) La rajtoj rekonitaj en la Ĉarto kaj reglamentitaj en la ceteraj partoj de la Konstitucio estas praktikeblaj nur ĉe kondiĉoj kaj limigoj tie difinitaj.

(3) Se tiu ĉi Ĉarto enhavas tiujn rajtojn, kiuj konvenas al la rajtoj garantiitaj en la eŭropa interkonsento pri defendo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, tiam la enhavon kaj amplekson de tiuj ĉi rajtoj oni devas konsideri identaj kun tiuj, kiuj troviĝas en la menciita interkonsento. Tiu ĉi dispozicio ne malhelpas, ke la juro de la Unio donu pli ampleksan defendon.

(4) Se ĉi tiu Ĉarto rekonas fundamentajn rajtojn devenantajn el la komunaj, konstituciaj tradicioj de la membroŝtatoj, tiam oni devas interpreti tiujn ĉi rajtojn en akordo kun tiuj tradicioj.

(5) La dispozicioj de ĉi tiu Ĉarto inkludantaj bazajn principojn estas efektivigeblaj pere de leĝdonaj kaj plenumaj aktoj alprenitaj fare de la institucioj, organoj kaj oficejoj de la Unio dum praktikado de siaj agorajtoj, kaj pere de juraj aktoj alprenitaj fare de la membroŝtatoj por plenumi la unian juron. Oni povas invoki ĉi tiujn dispoziciojn antaŭ la tribunalo nur okaze de interpretado aŭ prijuĝo de la legitimeco de ĉi tiuj juraj aktoj.

(6) Oni devas plene konsideri la naciajn jurajn normojn kaj praktikojn laŭ la difinoj en ĉi tiu Ĉarto.

(7) La Kortumo de la Unio kaj la tribunaloj de la membroŝtatoj devas konvene konsideri la klarigojn pretiĝintajn kiel gvidlinioj por interpretado de la Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj.

II-113-a artikolo : La nivelo de la protekto

Neniu el la dispozicioj de ĉi tiu ĉarto estas interpretebla tiel, ke ĝi restriktas aŭ tuŝas malavantaĝe tiujn homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn, kiujn - en siaj aplikokampoj - rekonas la juro de la Unio, la internacia juro, la konstitucioj de la membroŝtatoj, krome la internaciaj interkonsentoj ligitaj ĉe partopreno de la Unio kaj ĉiuj membroŝtatoj, tiel precipe la eŭropa konvencio pri la protekto de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj.

II-114-a artikolo : La malpermeso de la misuzo per la rajto

Neniu el la dispozicioj de ĉi tiu Ĉarto estas interpretebla tiel, ke ĝi donus iun ajn rajton por daŭrigi aŭ efektivigi tian agadon, kiu celas al ofendo de rajtoj kaj liberecoj agnoskitaj en ĉi tiu Ĉarto, aŭ al ilia pli grandmezura limigo ol la ĉi tie difinita.

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents