Hejmpaĝo > Documents > Constitution > La povoj laŭ Eŭropa Konstitucio

La povoj laŭ Eŭropa Konstitucio

mardo 7a junio 2005

LA POVOJ EN EŬROPA UNIO

+ Ĉiu popolo povas kandidatiĝi al Eŭropa Unio. Ĝi enriras la Union post la ratifo de tiu konstitucio far ĝi kaj post unu-anima akcepto de la Uniaj membroj.

Fundamento

+ Unueco kaj Diverseco : La konstitucio difinas la individuajn kaj kolektivajn rajtojn kaj devojn de la eŭropa popolo kaj de la eŭropaj civitanoj kadre de Eŭropo kaj ĝiaj membroj, ĉu subskibintaj ŝtatoj ĉu kulturaj aŭ lingvaj komunumoj. Tiu eŭropa popolo rekonas sin kiel arigo de ĉiuj popoloj de Eŭropa Unio. La plua ekzisto de ĉiu popolo, kultura kaj lingva komunumo, estas garantiata far la artikolo pri identeco kaj diverseco.

+ Supereco de Eŭropa Juro : La konstituciaj rajtoj kaj devoj estas devigaj por ĉiuj juroj kaj instancoj en la teritorio de Eŭropa Unio. Tiu principo ne tuŝas la kampojn difinitajn ekster kompetenteco de la Unio kaj la aplikoj submetitaj je ĝenerala principo de subsidiareco.

+ Supereco de Eŭropaj decidoj : La konstitucio donas superajn povojn al la rekta eŭropa demokratio por decidoj rilate Eŭuropo, rilate protekto de Eŭropo laŭ ĝiaj difinoj, grundaj, juraj, fundamentaj rajtoj de la gecivitanoj kaj de la kulturaj kaj lingvaj komunumoj.

+ Leĝo kaj agopovoj de Eŭropa Unio : Ĉiuj povoj venas de la eŭropa popolo, kiu esprimas sin per elekto laŭ demokrata principo difinita en la balotleĝo de Eŭuropa Unio. Civitano estas ĉiu homo sendepende de karaktero, sekso, kredo, gepatra lingvo, riĉeco aŭ kapablo. Ĉiu civitano atinginta sian 18-an jaron kaj naskiĝinte aŭ loĝante de 5 jaroj sur la teritorio de Eŭropo havas voĉdon-devon kaj kandidatiĝo-rajton. Tiuj devoj kaj rajtoj povas esti maldonitaj sekve de jura kondamno far la eŭropa
kompetenta kortumo laŭ la priaj leĝoj.

+ La Konstitucio agnoskas kaj helpas distriktan povon en ĉiuj kampoj ne listigitaj en ĝi kiel konstituciaj. La konstucio agnoskas la strukturiĝon de la povoj je regiona, nacia, plur-ŝtata strukturo. La Konstitucio konsideras, ke la deputitoj de eŭropa parlamento rajtas proponi, organizi, partopreni subsidiarajn povojn kaj registarojn. La
deputitoj de iu distrikto povas peti intervenon de la eŭropa povo en sia distrikto, la parlamento decidas pri tio je du-triona majoritateco.

Parlamenta povo

- Ĉiuj kvin jaroj la civitanoj elektas, deputitojn laŭ principoj difinitaj en la artikolo pri starigo de parlamento. La deputitoj decidas pri ĉiuj aferoj en publika debato, la voĉdonoj de la deputitoj estas publikaj kaj nome eldonitaj. Dum mandato deputito devos ĉu rezigni pri mandato ĉu submetiĝi al nova baloto, se duono de la voĉdonantoj de ŝlia disktrito peticias tion. La deputitoj ne povas kanditatiĝi por sekva mandato-periodo.

- La deputitoj elektas la eŭropan registaron, fiksas la buĝeton. La parlamento ricevas klarigojn de la registaro ĉiusemajne aŭ urĝe laŭ bezono. La parlamento elektas eŭropajn deputitojn laŭ la leĝo pri starigo de parlamento por starigi la Komisionon. La parlamento regas la decidojn per la kontrolo de la registaro far la Komisono, kiu
devas konsenti pri ĉiuj decidoj per subskribo de ĝia majoritato. La parlamento povas trudi « tujan cenzuron » de ĉiu registrarano, de la tuta registaro, kaj de la komisiono per voĉdono je majoritato decidita laŭ peto de triono de la deputitoj.

- La deputitoj elektitaj kiel registraranoj aŭ kiel komisianoj ne rajtas kumuli ambaŭ mandatojn, nek subsidiaran mandaton aŭ povon. Ili devas plue voĉdoni en la parlamento.

- Ĉiuj decidoj de parlamento estos je simpla majoritato krom pri : punoj kontraŭ membro de Unio, kaj de la internaciaj rilatoj, traktatoj, kiuj postulos majoritaton je du trionoj ; la milit-faroj, kiuj postulos majoritaton je kvar kvinonoj ; la ŝanĝoj de la fundamentaj rajtoj, de la konstitucio kiuj postulos majoritaton de naŭ dekonoj

- Prezidenta povo

- Ĉiu kvin jaroj, precize du jaroj post la elekto de la parlamento, la eŭropaj civitanoj elektas la prezidenton de Eŭropa Unio per universala rekta voĉdono laŭ principo de "Condorcet" kun du sinsekvaj balotoj. La kvin kandidatoj, kiuj rajtos prezentiĝi je la dua fina baloto estos la kvar unuaj laŭ vico de la unua baloto. La prezidento
rajtas proponi leĝojn kaj decidojn al la parlamento. Tiam tiuj proponoj estos devige kaj publike traktataj laŭ priorita principo. La aprobo de tiuj prezidentaj proponoj okazos je simpla majoritato de la parlamento krom pri militfaroj kaj fundamentaj rajtoj kaj konstitucio,
kiuj submetiĝos al la samaj majoritatecoj kiel laŭ parlamenta vojo. Se le prezidento demisias, forpasas, aŭ ĝenerale ne povas vere libere publike aperi, tiam la parlamento en tiu tago elektas momentan prezidenton laŭ sama skemo kiel por la universala prezidenta baloto. Devige post cent kvindek tagoj parlamento organizos normalan elekton
de prezidento. La prezidento, ne povas kanditatiĝi por sekva
mandato-periodo.

- Referenduma povo :

La prezidento rajtas ordoni po unu referendumo dum tricent-taga periodo, la parlamento rajtas ordoni referendumojn per dutriona parlamenta majoritato, la popolo povas trudi referendumon per peticia vojo.

- La peticia vojo trudos referendumon se ĝi atingas kvanton laŭkaze difinita jene :

• Du dekonoj de la voĉdonantaro se peticio temas pri
registaraj aferoj

• Tri dekkonoj de la voĉdonantaro se peticio temas pri leĝo-faro

• Duono de la koncernata voĉdonantaro se peticio temas pri
malfido de deputito

• Duono de la voĉdonantaro se peticio temas pri ŝanĝo de
konstitucio, reelekto de la suverena kortumo, reelekto de la informa kortumo

• Du trionoj de la voĉdonantaro se peticio temas pri reelelkto de prezidento

La referenduma rezulto estos taksata laŭ la majoritatecoj apartaj por ĉiu decido-kampo, aŭ kaze de ŝanĝo, de prezidento, de suverena kortumo, de informa kortumo per majoritateco de tri kvaronoj. La referenduma teksto devos ricevi aprobon ĉu de la komisiono, ĉu de la
prezidento. Se la rezulto estas majoritateca, ĝi trudas konstitucie decidon tuj aplikendan. La refendumoj estas voĉdonitaj ĉiujn tri cent tagojs, la prezidento decidas la precizan daton kun ĝustigeblon je dek tagoj. Tiu referendumaro ne povos okazi dum la du cent tagoj antaŭ
aŭ post elekto de la parlamento krom pro konsento de prezidento aŭ de la parlamento je du triona mojoritateco. La refendumo rajtas proponi Condorcet-proponaron. Ĉiukaze la blanka voĉdono estas ebla.

- Jura povo

+ La suverena kortumo estas starigita far elekto de dek suverenaj juĝistoj. La kandidatoj devas prezenti apogon de dek deputitoj el minimume kvin ŝtato-membroj de Unio. La elekto okazas ĉiujn kvar jarojs, je dato decidita de la prezidento sub samaj kondiĉoj kiel dato de referendumaro. La elekto de la juĝistoj uzas Condorcet-voĉdonon je universala rekta unu-nura baloto. La juĝistoj, povas kanditatiĝi
por sekva mandato-periodo nur unufoje.

+ La voĉdonoj de referendumaro. Ĝi povas esti je sama dato kiel referendumaro.

+ La jura povo celas organizi aplikon, respekton de leĝoj, kaj konstitucion. La decidoj de la jura povo estas prokrastigaj por ĉiuj aliaj decidoj, krom urĝaj politikaj decidoj rilate internaciaj rilatoj aŭ milit-faroj. Se la debato inter la juĝistoj ne povas decidi tio estas se la majoritateco de kvar kvinonoj ne estas atingita
inter ili, la prezidento aldonas sian voĉon. Se post tiu aldono la tiea majoritateco ne estas atingita, tiam la afero estas transdonita al la Komisiono.

+ La jura povo ricevas ĉiujn kaj ĉies plendojn, aŭ mem decidas vokti la leĝecon de ĉiu ajn europa strukturo, decido, oficisto.

+ Ĝi eldonas ĉiujn plendojn ricevitajn aŭ mem-zorgitajn en la oficialaj senpagaj monataj bultenoj. Ĝi devas prezenti raporton ĉiujare pri la jura sano de la Unio legita de unu el la juĝistoj kun ĉeesto de ĉiuj dek juĝistoj dum parolado de Unio antaŭ la parlamento.

+ Ĝi rajtas kaj devas proponi per la oficiala monata sciigilo, ĉiujn rekomendojn, ĉiujn proponojn de leĝoj, kiujn ĝi taksas grava por la teknika flanko de leĝofarado, tio estas pri kontrolo de kongruo de kandidata leĝo kun la antaua leĝaro. Ĝi rajtas kaj devas denunci en oficiala monata sccigilo, ĉiujn jurajn erarojn aŭ kulpojn de iu
deputito aŭ de la prezidento.

Informa povo

+ La informa kortumo estas starigita far elekto de dek suverenaj juĝistoj. La kandidatoj devas prezenti apogon de dek deputitoj el minimume kvin ŝtato-membroj de Unio. La elekto okazas ĉiujn kvar jarojn, je dato decidita de la prezidento sub samaj kondiĉoj kiel dato de referendumaro. La elekto de la juĝistoj uzas Condorcet-voĉdonon je universala rekta unu-nura baloto. La juĝistoj, povas kanditatiĝi
por sekva mandato-periodo nur unufoje.

+ neniu civitano, deputito, juĝisto, prezidento rajtos decidi sen kiel eble plej plena informo.

+ La informa kortumo zorgas pri tiu atingo, ĝi disponas pri ĉiuj rajtoj por esplori, eldoni informojn.

+ La informiloj, amaskomunikiloj estas tute libera pri la enteno de la informoj disdonitaj krom en ĉiusemajna periodo, aŭ paĝo elektita de la informa kortumo, kiu tiam kaj ĉie disponas pri ĉiu informilo por imponi informon, raporton, debaton, mastrumitaj far la informa kortumo kaj sub ĝia sitelo.

+ la ĵurnalistoj ricevintaj rekonitan diplomon de eŭropa universitato estas protektataj de la informa kortumo kaj ricevas ekskluzivan atestilon, kiun ŝli devas aperigi sur ĉiuj siaj verkoj. Ĉiuj plendoj pri premo super ili estos traktataj kaj eldonitaj far la informa kortumo kaj far la suverena kortumo kiel ĉiu ajn atako kontraŭ la
fundamentaj rajtoj. Se ĵurnalisto kulpas pri mensogo, li perdas la atestilon de ĵurnalisto laŭ grado difinita de eŭropa juro.

+ La informa kortumo disponigas senpage al ĉiu eŭropa civitano monatan sciigilon en formo ricevebla de la civitano, zorgante preterpaso de ĉiuj materiaj baroj.

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents