Hejmpaĝo > Nos actions 2022 > 2005 - 2009 > EDE-Konferenco en Strasburgo - raporto [2009-02-27/03-01]

EDE-Konferenco en Strasburgo - raporto [2009-02-27/03-01]

dimanĉo 1a marto 2009

Raporto pri la konferenco

sekvos

Ankoraŭ 895 subskriboj kaj Eŭropo komprenos sin

legeblis sur tabulo ĉe informstando en germana urbo Kehl. Dum iuj Esperanto-parolantoj pri tio eble ridas, nia ideo ricevis surprize pozitivan eĥon de la loĝantaro en Kehl. Je sabato, la 28an de februaro 2009, ni – partoprenantoj de la unua EDE-konferenco en apuda urbo Strasburgo – posttagmeze muntis sub bela printempa vetero nian standon sur la FoirPlaco kaj kolektis de 16h30 ghis 18h30 almenau 18 subskribojn por la partopreno de germana EDE en la eŭropa baloto. Se junuloj sub 18 jaroj kaj francoj (kiuj sabate grandkvanto survojas en Kehl) rajtus subskribi, ni certe atingintus pli ol 30 subskribojn. Tiel ni povis almenaŭ informi pri Germana Esperanto-Junularo kaj supozeble varbi kelkajn francajn voĉdonantojn por EDE.

Kelkaj francoj kunportis subtenformularojn por germanaj konatoj. La ĵurnalo „Dernieres Nouvelles d’Alsace" sendis ĵurnalistinon kaj fotoraportiston al la stando, kiuj sekvatage en la dimanĉa eldono publikigis tre pozitivan artikolon (serĉi ĝin)

La subskribintoj apartenas al ĉiuj aĝogrupoj (la 19a subskribo venis de 17-jarulino kaj tial ne validis) kaj parte jam sciis, parte ankoraŭ preskaŭ nenion pri Esperanto.

Bedaŭrinde mi estis tiel pesimisma, ke mi kunportis nur ĉ. 100 EDE-faldfoliojn. Niaj 2 infanoj havis veran plezuron disdoni flugfoliojn, precipe ĉar la pasantoj ilin aparte afable akceptis. Baldaŭ ni devis limiĝi je reklamaj poŝtkartoj kaj informfolioj de Germanaj Esperanto-Junularo kaj -Asocio, el kiuj pli ol 100 ekzempleroj trovis klienton.

La reago de la loĝantaro ĉe la stando igis nin tre optimismaj, tial pluraj germanaj partoprenantoj volas en la sekvaj semajnoj mem organzi informstandon ; mia edzino kaj mi zorgos ekz. pri Wiesbaden. Kelkaj, kiuj dimanĉe devis hejmeniri, volis eĉ daŭrigi kolekti en Kehl – kaj laŭ unua retmesaĝo el Francujo oni ankoraŭ pli sukcesis dimanĉe ol sabate.

La konferenco kun 16 partoprenantoj estis pli malgranda ol atendite, sed agrable internacia, ĉar la 10 partoprenantoj el Germanujo naskiĝis en 6 diversaj landoj (BG, CN, DE, PL, UA, YU), dum niaj 6 franc(lingvan)oj vivas en 3 diversaj landoj (BE, FR, HU). La atmosfero estis tre amika.

Fotoj en Vikipedio

Ulrich Matthias el Wiesbaden

filmeto FR 2014
filmeto FR 2009
filmeto DE 2009
filmeto FR 2004

revue ESPERANTO-info

A télécharger : les nouveaux documents d’information :

[eo] Informilo 2009 (PDF, 887kb) {PDF}

info documents